Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo

Lojxban - La Logika Lingvo
la lojban po'u le logji bangu


Lasta aktualigo: jxauxdon la 22-an de novembro 2001 je 02.16 GMT
  • Kio Estas Lojxban
  • Kial oni evoluigis Lojxban-on?
  • Cxu aliaj uzoj por Lojxban ekzistas?
  • La Desegno de Lojxban
  • Lojxban nuna
  • La unusignifeco de Lojxban
  • Lojxban kaj la Hipotezo de Sapir kaj Whorf
  • Per kio alia povas Lojxban helpi al sciencistoj kiuj studas la lingvojn?
  • Esperanto kaj Lojxban
  • Kial lerni Lojxban-on nun?
  • Kiel mi lernu Lojxban-on?
  • Kiun mi kontaktu?

  • La cxefa TTT-pagxo de Lojxban (angle)

    Kio Estas Lojxban?

    Lojxban estas lingvo artefarita. Gxi originale ricevis la nomon Loglan de la fondinto de la projekto, D-ro James Cooke Brown (Gxejmz Kuk Brauxn), kiu iniciatis la disvolvigon de la lingvo en 1955. La celoj de la lingvo unuafoje priskribigxis en la artikolo "Loglan" en Scientific American (Usona scienca gazeto), Junio, 1960. La lingvo estis konstruata dum tri jardekoj, far dekoj da laborantoj kaj centoj da subtenantoj. Tiujn ekde 1987 estras la Logiklingva Grupo, nun korporaciigxinta kiel neprofitema scienca-eduka fondajxo, al kiu la usona registaro aprobas senimpostajn monodonacojn.

    Multaj artefaritaj lingvoj ekzistas, sed Lojxban estas tiel farita, ke gxi unikas plurmaniere. Jen la cxefaj trajtoj de Lojxban.

    La jenaj sekcioj ekzamenas cxiujn el cxi tiuj punktoj, kaj respondas la demandojn plej ofte faritajn pri Lojxban.

    Kial oni evoluigis Lojxban-on?

    Lojxban estas planita originale apogi esploradon pri koncepto nomata la hipotezo de Sapir kaj Whorf (huxorf). Simpla esprimo de tiu hipotezo estas, ke la strukturo de lingvo limigas la pensadon de gxiaj parolantoj. Lojxban permesas la plenan esprimkapablon de etna lingvo sed grave diferencas laux sia strukturo je aliaj lingvoj. Tio permesas, ke la sciencistoj, kiuj studas la rilatojn inter lingvo, pensado, kaj kulturo, gxin uzu kiel testilon.

    Cxu aliaj uzoj por Lojxban ekzistas?

    Jes; pluraj uzoj. Pro sia unusignifa gramatiko kaj sia simpla strukturo, Lojxban estas facile analizata gramatike far komputiloj, ebligonte la uzadon de Lojxban por komputil-homa interagado kaj -- eble -- interparolado. La strukturo Lojxban-a similas tiun de kelkaj nunaj programlingvoj por artefarita inteligenteco (AI), kaj probable estos tre potenca ilo en la evoluigado de AI, speciale en la konservado kaj procezado de informoj pri la mondo kaj homaj mondkonceptoj. Krome, lingvistoj interesigxas pri la ebleco, ke Lojxban rolos kiel interlingvo en la komputil-helpata traduko de etnaj lingvoj. La apartajxoj de la lingvo igas la provon, krei fluan stilon en la lingvo, tre interesa kaj instrua defio. Jen estas nur la komencoj de la estontaj Lojxban-aj aplikoj.

    Cxu Lojxban estas lingvo por komputiloj?

    Oni planis Lojxban-on kiel homan lingvon, ne kiel komputilan. Oni intencas do ke gxi utiligxu konverse, lege, skribe, kaj pense. Tamen, cxar Lojxban prilaboreblas de komputilo multe pli facile ol etna lingvo, estas certe ke post kelka tempo elpensigxos por-komputilaj aplikajxoj Lojxban-e bazigxantaj. La alpreno kaj uzado de Lojxban ne necesigas, ke vi sciu ion ajn pri komputiloj, aux parolu kvazaux komputilo!

    Kiel oni skribas Lojxban-e? Kiel la lingvo sonas?

    Lojxban uzas literojn el la latina alfabeto por signi siajn 6 vokalojn kaj 17 konsonantojn; la Lojxban-a signaro uzas nur normajn komputilklavarajn signojn; la majuskulado maloftas -- oni uzas gxin por indiki nekutiman akcenton en la elparolado de nomoj. La interpunkciado esprimigxas vorte. La skribata lingvo konformigxas precize al la sonoj de la parolata lingvo; la literumado estas fonetika kaj neambigua, kaj la fluaj sonoj de la lingvo analizigxas unike en vortojn. Tiuj trajtoj plifaciligas la perkomputilan parol-rekonon kaj -transkribon. Lerni la skribmanieron kaj la ortografion de Lojxban estas bagatele.

    Lojxban havas glatan, ritman sonon, iom kiel la itala lingvo. Tamen, la konsonantoj donas plenecon kaj potencon trovatajn en slavaj lingvoj kia la rusa, kaj la multeco de vokalduopoj sugestas la cxinan, la malajpolineziajn, kaj aliajn orientaziajn lingvojn, sed sen la tonoj, kiuj malfaciligas la lernadon de kelkaj el tiuj lingvoj.

    Cxar neniu idiotismo ekzistas por mallongigi esprimojn, Lojxban ofte sxajnas pli longa ol la analoga esperanta teksto. La unusignifa strukturo kiu rezultas estas grava gajno kaj valoras tion. Kiel ekzemplo Lojxban-a, la sentenco "Razilo de Ockham" tradukigxas jene:

    Oni prononcas la apostrofon kiel mallongan, senvocxan "h". Oni uzas gxin apartigi klare du apudajn vokalojn por auxskultanto, sen postuli pauxzon inter ili. La ipsilonon, kiun ni transliterumis kiel `(a)', prononcu kiel malakcentatan, mallongan vokalon, simile al la "sxva" trovata en kelkaj lingvoj, inkluzive de la angla, kaj foje signata en Esperantaj tekstoj per "x": about (angla) -- "xbauxt" -- "<ybaut>", aux le (franca) -- "lx" -- "<ly>". Jen mallonga skizo de la fonologio de Lojxban: <a>=a; <b>=b; <c>=sx; <d>=d; <e>=e; <f>=f; <g>=g; <i>=i aux j; <j>=jx; <k>=k; <l>=l; <m>=m; <n>=n; <o>=o; <p>=p; <r>=r; <s>=s; <t>=t; <u>=u aux ux; <v>=v; <x>=hx; <y>=(a), la "sxva"; <z>=z; <.>=pauxzo aux glota sono simila al la araba "alif/hamzah", lauxvole; <'>=mallonga, senvocxa "h"; <,>=marko por apartigi nenormalajn silabojn en nomoj, ktp. La akcento falas en la antauxlasta silabon, krom silaboj enhavantaj "<y>", aux (cxe nomoj ktp.) en la silabo skribata majuskule.

    Kian gramatikon Lojxban havas?

    La gramatiko de Lojxban ne estas kopiita el iu ajn konata lingvo; male, ties predikat-gramatiko estas derivita el tiu de la formala logiko. Jam de multaj jaroj, filozofoj kaj logikistoj konstatis, ke dum la evoluado de la lingvo, substantivoj, verboj, kaj adjektivoj estas elektitaj iom arbitre por montri konceptojn. La logikistoj evoluigis signaron kaj sciencon, la predikat-kalkulon, por montri tiujn konceptojn pli rekte kaj pli simple. Ekzemple, "Johano batas Petron", "Johano estas la onklo de Petro", kaj "Johano estas pli altkreska ol Petro" estas cxiukaze simplaj rilatoj inter Johano kaj Petro. Tamen, malgraux ke Esperante oni prezentas la gravajn konceptojn per verbo, substantivo, kaj adjektivo respektive, en la formallogika signaro oni montris cxiujn konceptojn per plurargumentaj predikatoj. Cxi tie, "Johano" kaj "Petro" estas du argumentoj de predikatoj.

    Simile, Lojxban prezentas cxi tiujn konceptojn per gramatike identaj vortoj. Tio signifas, ke oni esprimas la Lojxban-ajn frazojn en ensembloj de ideoj nomataj "argumentoj", kunligitaj per rilatoj nomataj "predikatoj". Cxi tio diferencas je la lingvoj, kiujn vi eble konas; sed diversaj logikaj sistemoj kaj metodoj, bazataj sur la predikat-strukturo, estis la bazo de intelekta pensado ekde kiam la antikvaj grekoj inventis logikon.

    Oni rimarku, ke kelkfoje ni faras simile en Esperanto, aparte en la poezia lingvajxo, kiam ni verbigas substantivon aux adjektivon: "Johano onklas al Petro", "Johano superaltas Petron". En Lojxban oni tiel faras ordinare, ne escepte, kaj multe pli regule ol en Esperanto.

    Oni povas uzi la predikatan strukturon esprimi "nelogikan" pensadon. La logikistoj povas analizi cxiajn vortajn esprimojn por ke ili traduku tiujn en la predikat-signaron. Sed malgraux ke Lojxban jam estas esprimata en predikat-bazita sistemo (kio ebligas facilan logikan analizon), Lojxban ankaux enhavas vaste diversajn elementojn trovatajn en etnaj lingvoj, por esprimi sentojn, emociojn, kaj ricxajn metaforojn.

    Tial, Lojxban ne havas la distingojn inter la diversaj parolelementoj, kiujn vi konas de la gramatiko. Cxiuj Lojxban-aj "predikat-vortoj" (brivla) estas la samaj parolelementoj. Cxiu povas ekvivalenti al substantivo, verbo, adjektivo, aux adverbo, kiaj "lulo", "luli", "lula", kaj "lule". Tiel, blanu signifas kaj "blui" kaj "bluajxon". blanu ankaux povas modifi aliajn vortojn por indiki "bluecon" aux "bluon". kurji ("kurjxi") indikas la verbon "varti", "prizorgi", sed ankaux povas indiki "vartanton", aux "vartadon".

    La agado kaj la ekzistado estas egale vorteblaj por parolanto; oni povas ignori la distingon, aux esprimi gxin malimplice per kunasociado de konceptoj en tanru ("vortogrupoj") kun gasnu ("fari"), zasti ("ekzisti"), zukte ("agi"), kaj kun diversaj vortetoj indikantaj abstraktajxojn kiaj eventon, staton, econ, kvanton, koncepton, sperton, kaj verecon, aux la kvar antauxdifinitajn specojn de kauxzeco. Oni povas evoluigi ankaux aliajn specojn per vortogrupoj.

    Grava gajno pro la uzado de la predikat-gramatiko estas, ke Lojxban ne havas devigajn fleksiojn kaj deklinaciojn cxe substantivoj, verboj, kaj adjektivoj. Pluraj etnaj lingvoj evoluigis tiajn variajxojn por malmultigi dubeblon pri tio, kiel la vortoj funkcias en frazo. Tiu disvolvigxo treege malreguligis tiujn fleksiojn kaj deklinaciojn, kaj proe oni tiujn ne lernas facile. Lojxban uzas la simplan sed flekseblan predikat-rilaton por forvisxi kaj la neregulecon kaj la deklinaciojn.

    Tensaj kaj lokalizaj markoj (fleksionoj), adverboj kaj prepozicioj, cxiuj estas kombinitaj en unu parolelementon. Novaj prepoziciumaj formoj estas konstrueblaj lauxvole per predikatoj; cxi tiuj formoj permesas al la uzanto largxigi frazon per alligo kaj interligo de prepozicioj normale ne implicitaj en la signifo de vorto.

    Nombroj kaj kvantigantoj estas pli largxaj konceptoj ol en aliaj lingvoj. "Multaj", "suficxa", "troa", "kelkaj", kaj "almenaux", estas konceptoj, kiujn oni esprimas kiel nombrojn Lojxban-e. Tial, "gxi kostas 3950 spesmilojn", kaj "gxi tro kostas" idente samas gramatike, kaj oni povas diri, ke estas "la suficxe-a en starvico" por biletoj cxe elcxerpota filmo. Kernaj konceptoj de la logiko, la matematiko, kaj la scienco estas enkonstruitaj en la radikaron. Ili plialtigas la diskutadon pri cxi tiaj temoj, kaj utiligxas surprize ofte ankaux en la ordinara parolado.

    La predikat-logiko povas esprimi diversajn aspektojn de la homa penso. Lojxban aldonas ankaux nelogikajn konstruojn, kiuj nek difektas nek malklarigas la logikan strukturon, sed allasas komunikojn kiuj ne analizeblas per logiko. Ekzemple, Lojxban havas plenan aron da emociaj indikiloj, kiuj allasas la esprimadon de intenseco kaj rifuzo. Tiuj similas ekkriojn kiaj "ho!" "ha!" kaj "hura!" sed cxiu havas sian propran, specifan signifon. Simile, Lojxban havas indikojn de la rilato inter la parolanto kaj la parolajxo -- cxu temas pri onidiro, senpera observa, logika dedukto, ktp. Tiuj indikoj estas derivitaj el indigxen-amerikanaj lingvoj.

    Lojxban ebligas metalingvistikan (eksterlingvan) diskuton pri la frazoj, kiujn oni diras, tamen gxi estas unusenca. "cxi tiu frazo estas malvera", ne estas nepra paradokso Lojxban-e. Lojxban ankaux ebligas tenslogikon, kiu allasas precizegon pri spacaj, tempaj, kaj spactemptaj interrilatoj, ecx tiajn kiajn implicas la tempvojagxado. Grava parto de la Lojxban-a gramatiko estas planita ebligi unusencan paroladon pri matematikaj esprimoj kaj rilatoj, akorde kun la internacia uzado kaj la jam matematikeca gramatiko Lojxban-a.

    La malmultaj Lojxban-aj parolelementoj sxangxigxas reciproke per la uzado de la mallongaj strukturvortoj, cmavo ("sxmavo"). Oni povas substantivigi aux verbigi la nombrojn, aux povas inventi novajn nombrojn kaj prepoziciojn. Lojxban forigas multajn limigojn kiuj cxirkauxas la homan penson, sed la sintaksa strukturo plu regigxas strikte.

    Lojxban sxajnas malsimpla. Kiel malfacile oni lernas gxin?

    Lojxban efektive estas multe pli simpla ol la etnaj lingvoj. La gramatiko estas simile kompleksa kiel la nuna generacio de komputilaj lingvoj, kia Ada. Lojxban sxajnas malsimpla cxar la specoj de homa penso estas malsimplaj, kaj Lojxban estas planita minimumigi la limigojn de tiuj pensoj. Lojxban sxajnas pli longa kaj pli malsimpla pro sia nuna manko de idiotismo, sia kompleta malkasxo de la logika strukturo, kaj plej grave, sia nefamiliareco. Aliflanke, la konversacia parolo versxajne uzos malpli ol duonon de la eblaj gramatikaj strukturoj, preterlasinte la ceteron por la skribado kaj por aliaj cirkonstancoj, en kiuj oni versxajne malrapidus formuli prizorgeme precizajn logikajn vortogrupojn.

    La prononcaj, ortografiaj, vortformadaj, kaj gramatikaj reguloj de Lojxban estas fiksitaj kaj senesceptaj. La regulesceptoj estas plago en la lernado kaj la senerara parolado de etnaj lingvoj. Sen la sxargxo de dubsenceco, la Lojxban-uzantoj povas precizigi kaj specifigi pli facile ol en aliaj lingvoj.

    Cxar la Lojxban-a gramatiko estas simpla, gxi estas pli facile lernebla ol tiu de aliaj lingvoj. Adekvata vortaro, kun kompleta ensemblo de 1300 radikvortoj, necesigas cxirkaux 8--12 semajnojn da studado, po unu horo tage. La Lojxban-aj kursoj, instruitaj unue en 1989, ekvivalentas unu semestrokurson -- 60 kurs-horoj. Lauxplane, ili ebligas konversacian facilparolecon se oni nur lernas la vortaron, ekzercas sin iom ofte, kaj interrilatas komunike kun aliuloj. Oni jam determinis, ke etnaj lingvoj, kia la angla, necesigas ege pluan tempon por atingi analogan spertnivelon.

    La Lojxban-aj instruajxoj estas planataj tiel, ke oni povu lerni la lingvon sen kurscxambra instruado, kaj eble sen proksima komunumo al la Lojxban-istoj. La komunik-ekzercado kun aliuloj necesas por ke oni atingu facilparolecon, sed oni povas ekuzi la lingvon tuj kiam oni ekkapablas.

    Se oni inventis Lojxban-on en 1960, kial ne ekzistas multaj Lojxban-istoj jam nun?

    La lingvo unue estis priskribita en la 1950oj. La artikolo "Loglan" en Scientific American, en 1960, estis voko por helpo en la evoluigo de la lingvo. La lingvistiko samtempe revoluciigxis, kaj rezultis rapide kreskanta sciado pri la naturo de la homa lingvo; tio sxangxis la postulojn por la evoluanta Lojxban. La unua disvastigxinta vortaro kaj lingvo-priskribo aperis en 1975; la nekompleteco de la priskribo, kaj la dauxrigo de la evoluado, malinstingis homojn lerni la lingvon gxuste kiam komputiloj ekhelpis al Lojxban -- tiuj ebligis rafini la gramatikon, elimini la dubsencecon, kaj pruvi matematike la unusignifecon. Volontuloj faris multon de tiu laboro sen monrekompenco. Tial, jardekoj kaj pluraj varioj de la lingvo forpasis antaux ol atingigxis la nuna varianto, la unua kiu nomigxas "Lojban" (el la radikoj "logiko-lingvo" en Lojxban).

    Cxi tiu varianto estas la unua kun stabila vortaro, kaj la unua kun stabila kaj komplete priskribita gramatiko; ekzemple, la gramatiko de la matematikaj esprimoj ne estis plene evoluigita gxis 1990. La fundamenta Lojxban-a radikaro estis "bazliniigita" (stabiligita kontraux sxangxado) dum la dua duono de 1988, kaj la gramatiko meze de 1990 -- post la unuaj Lojxban-aj kursoj, efektiva uzado de la lingvo, kaj plurfoja atentema analizo. Laux cxio cxi, Lojxban estas tre nova lingvo.

    Por certigi, ke Lojxban restu stabila dum homoj lernas gxin, la lingvodifino estas kontrolata strikte. Kiam la nombro de Lojxban-istoj estos kreskinta suficxe, kaj oni elevoluigos Lojxban-an literaturon, Lojxban estos traktata kiel natura lingvo kaj permesata kreski kaj flori sen limigo, samkiel la nunaj etnaj lingvoj.

    Nia posxtolistoj enhavas 800 da homoj, el kiu cxirkaux 120 nun lernadas la lingvon. Dek-dudek el ili povas Lojxban-e babili, traduki kaj verki, kvankam neniu parolas flue. Iom da ili ofte kunvenas en Vasxingtono por konversacio kaj jara kongreseto okazas tie je malfrua junio. Tio estas rimarkinda cxar ne estas iu vortaro kaj la lernlibro ne estas finigita; ni evoluigis metodojn por instrui la lingvon kiu venki cxi tiun malhelpon.

    Kion volas diri tiu "unusignifa"?

    Lojxban havas unusignifan prononcadon, morfologion (t.e. vortformadon), kaj gramatikon; komputil-analizo de la formala gramatiko jam pruvis la gramatikan unusignifecon. Tio signifas praktike, ke leganto aux auxdanto de Lojxban-a frazo neniam dubas pri tio, kiajn vortojn gxi enhavas, aux kiel ili rolas en la frazo. Tio validas ecx se oni ne konas la vortojn, kondicxe ke oni konas la ortografiajn kaj gramatikajn regulojn.

    Lojxban ne havas vortojn, kiuj sonas same sed signifas malsame, kiaj "baro", "io, kio malhelpas", kaj "baro", "mezuro de premo"; kiuj havas plurajn nerilatitajn signifojn, kia "kanono" -- "pafilego", "muzika verko", "regulo", aux "eklezia katalogo"; aux kiuj malsimilas laux la interpunkcio sed ne laux la sono, kiaj "cxi" kaj "cxi' ". Nenia dubo ekzistas pri tio, kie la vortoj komencigxas kaj finigxas; cxu la vorto "internazia" priskribas ion, kiu rilatas inter nazioj, aux ion, kiu rilatas interne de azio? Plej grave, la funkcio de cxiu vorto estas nepre klara; neniu vorto ekzistas kia "neniu", kiu povas esti la u-modo de ia verbo "*nenii".

    Tiu precizeco neniel malliberigas la signifon de Lojxban-a frazo. Oni povas fantazii, ridindigi, mensogi, aux miskromprenigi. Vi povas esti preciza, aux intence malpreciza. Via auxdanto eble ne komprenus tion, kion vi intencis, sed vi cxiam komprenos tion, kion vi diris.

    Tio, ke Lojxban estas planita kiel "logika" lingvo, ne signifas ke la Lojxban-istoj devige parolas logike. La strukturo de la Lojxban-a gramatiko ebligas paroli logike, sed ne postulas tion. Lojxban permesas al vi interrilatigi ideojn reciproke kaj unusignife, uzante strukturojn kaj principojn intencitajn por logika analizado. Tial, se vi volas paroli logike, la kapablo ja ekzistas.

    Aliflanke, se vi volas esprimi emociojn, novajn kaj kreemajn ideojn, aux ecx sensencajxon, neniu malfacilo ekzistas Lojxban-e. La logiko enestas la strukturon, sed ne nepre la enhavon, de la lingvo. Rezulte, la logika strukturo, kiu cxeestas kasxe en etnaj lingvoj, estas klarigita. Viaj ideoj, cxu nekonitaj kaj malordinaraj, cxu banalaj, cxu logikaj, cxu mallogikaj, povas esprimigxi klare. Se ili estas mallogikaj, probable la mallogiko estos pli evidenta. Sed Lojxban, eble pli ol ajna lingvo elpensita, provas forigi la limigojn cxirkaux la homa penso.

    Cxu oni povas skribi poezion en "logika" aux "unusignifa" lingvo?

    Iom da originala poezio jam estas verkita Lojxban-e, kaj iom da poezio estas tradukita en la lingvon. La potenca strukturo Lojxban-a por vortgrupigo permesas konstrui konceptojn en vortojn facile, ecx improvize. Lojxban-isto ne bezonas vortarlibron por uzi kaj kompreni la milionojn da vortoj kiujn oni povas estigi Lojxban-e. La manko de kulturaj limigoj faciligas la konsideron de novaj ideoj kaj interrilatoj, pli ol cxe etnaj lingvoj, kaj instigas kreemon. Lojxban plialtigas la komunikon de abstraktaj konceptoj, cxar gxi identigas malimplice ties naturojn. Lojxban tial estas tre potenca lingvo, ne sole por poezio, sed ankaux por la diskutado de fakoj abstraktaj, kiaj filozofio, fiziko, metafiziko, kaj religio.

    Lojxban havas unusignifan gramatikon, kaj gxiaj sonoj kaj literumado estas unusignifaj. La lingvo NE estas cxiurilate unusignifa; la homoj foje deziras allasi dubsencecon en siaj esprimoj. En Lojxban, tiu dubsenceco limigxas al semantiko, metaforo, kaj intenca ellaso de informoj (elipso).

    La semantika dubsenceco rezultas pro tio, ke la vortoj en etnolingvoj reprezentas koncepto-grupojn, ne individuajn signifojn. Tiuj signifoj ofte interrilatas nur malforte; tio foje okazas ankaux en Esperanto (komparu la diversajn signifojn de "parko"). Krome, cxies personaj spertoj donas al la vortoj emociajn kromsignifojn. Cxar temas pri fresxa, kulture neuxtrala komenco, Lojxban provas minimumigi la transportigxon de tiuj asociajxoj dum oni lernas la lingvon. (La plej multaj Lojxban-aj vortoj malmulte similas al vortoj en aliaj lingvoj; tiuj diferencoj helpas, ke okazu tiu fresxa alfronto al komunikado).

    La potencaj metaforigaj kaj vortkonstruaj trajtoj de Lojxban faciligas fajnajn distingojn inter konceptoj. Tio malinstigas, ke individuaj vortoj alprenu grupojn da signifoj. La metaforoj de Lojxban (nomataj tanru) estas en si mem dubsencaj. Ili specifigas rilaton inter la konceptoj, sed ne la naturon de la rilato mem. Tiun rilaton oni povas eventuale malimplicigi per unusignifaj logikaj konstruajxoj, aux lasi malpreciza, kiel la parolanto kutime deziras. Simile, partoj de la logika strukturo de Lojxban-a esprimo ellaseblas; tio multe simpligas la esprimon sed kauxzas kelkan dubsencecon. Male al cxe la etnaj lingvoj, la leganto aux auxskultanto povas facile trovi tiun dubsencecon. Tial cxiu dubsenceco en Lojxban limigxas kaj rekoneblas, kaj eventuale klarigeblas per plua interparolo.

    Lojxban-aj poetoj jam eksperimentas per novaj (kaj malnovaj) poeziaj formoj kiuj sxajnas aparte tauxgaj por la ritmo, sono kaj fluado de la lingvo. Same kiel en Esperanto, la poetoj kontribuas grave al la evoluado de la lingvo. La ricxaj kaj potencaj metaforoj (tanru) de Lojxban jam utiligxas elvoki vivajn bildojn kaj kortusxajn emociojn. Ne malhelpate de gramatika ambigueco, kiu povas malevidentigi la celatajn signifojn, Lojxban allasas poezian esprimadon laux plena potenco, kiu komunikas kaj konkretajxojn kaj abstraktajxojn.

    Cxu eblas sxerci en unusignifa lingvo?

    La plej multaj humurajxoj bazigxas sur situacio kaj karaktero, kaj tiel amuzas en Lojxban kiel en cxiu lingvo. Humuro kiu bazigxas sur vortludoj, kompreneble, dependas de la lingvo. Lojxban malhavas homonimojn, do simplaj vortludoj ne ekzistas; tamen tiuj, kiuj bazigxas sur similaj (ne identaj) sonoj ankoraux eblas, gxuste kiel en Esperanto. Lojxban preskaux cxiam estos dua lingvo, do dulingvaj vortludoj abundas, ofte surbaze de la dubsenceco, kiu trovigxas en la aliaj lingvoj. Humuro kiu bazigxas sur interna gramatika dubsenceco estas nepre neebla Lojxban-e, sed humuro bazigxanta sur nelogikaj esprimoj, aux logikaj strukturoj kiuj malfacile esprimigxus en aliaj lingvoj, pli facilas.

    Dum la parolantoj plispertigxos, kaj konversaciaj esprimoj estigxos, Lojxban evoluigos propran specon de vortludoj. Unikaj formoj de Lojxban-aj vortludoj jam aperis: Tiuj ekspluatas la fakton, ke etaj varioj en la Lojxban-a gramatiko kauxzas ne-antauxvideblajn variegojn en la signifo, kaj la kapablon simple esprimi tre konfuzajn konceptojn. Same kiel cxia vortludo, tiuj perdas sian humuron tradukite en aliajn lingvojn.

    Simile al humuro okazas ankaux cxe aforismo: konciza frazo kiu potencas per lakona, eleganta fraz-formado. Lojxban evidente kapablas aforismojn same kiel cxiu lingvo, kaj eble pli bone ol multaj. Tamen, pro la juneco de la lingvo, tiaj aforismoj ankoraux maloftas.

    Kio estas la hipotezo de Sapir kaj Whorf?

    La hipotezo de Sapir kaj Whorf asertas, ke la strukturo de lingvo limigas la pensadon en tiu lingvo, kaj limigas kaj influas la kulturon kiu gxin uzas. Alivorte, se iuj konceptoj aux strukturaj modeloj malfacile esprimeblas en lingvo, la socio kaj la kulturo uzantaj la lingvon emas tiujn eviti. Individuoj eble superiras tiun baron, sed ne la socio kiel tuto. La hipotezo estas grava kaj kontrauxversa; gxi uzeblas kiel sociologia argumento pravigi aux kontrauxi rasismon kaj seksismon (kaj diversajn aliajn ismojn). Ekzemple, la aserto, ke cxar en Esperanto oni havas sufikson ("-in") indiki la inan genron, sed malhavas analogan sufikson por la malina, estas io "seksisma" pri Esperanto, antauxsupozas la pravon de la hipotezo de Sapir kaj Whorf. Kompreno pri la ebleco de Sapir-Whorf-aj influajxoj eble estigos pli bonan interkulturan komprenadon, kaj helpos la komunikadon kaj la pacon.

    Oni scias, ke la ideoj kaj pensoj de homoj iom sxangxigxas, kiam tiuj alprenas fremdlingvon. Oni ne scias, cxu tiun sxangxigxon kauxzas la elmetigxo al diferenca kulturo, aux ecx la eskapo de la propra kulturo. Oni ankaux ne scias kiom (se ecx iom ajn) la sxangxigxon kauxzas la naturo de la lingvo mem, kaj ne la kulturaj asociajxoj.

    La hipotezo de Sapir kaj Whorf gravis en la lingvistiko dum la kvindekaj jaroj, sed la interesigxo malpliigxis, parte cxar gxia gxusta testado estis tre malfacila. Lojxban estas nova aliro al tia testado. Evidente se kulture-sendependa lingvo instrueblas al grupoj da homoj, la efikoj de la lingvo pli facile distingeblos disde la efikoj de kulturo.

    La unikaj trajtoj de Lojxban forigas la limojn je la lingvo pri logiko, dubsenceco, kaj esprimpovo; ili pensebligas temojn malfacile alireblajn de homa lingvajxo gxis nun. Dume, la formala rigideco de la lingvodifino permesas, ke la parolantoj zorge kontrolu sian esprimadon (kaj eble proe sian pensmanierojn). Tio allasas kelkan antauxdiran povon, kiun oni povos uzi por planado kaj preparado de efektivaj Sapir-Whorf-aj eksperimentoj.

    Antauxkondicxo de Sapir-Whorf-a eksperimento estas internacia parolantaro de Lojxban. Necesas, ke ni povu instrui Lojxban-on al homoj kiuj scipovas nur sian gepatran lingvon, kaj necesas ke ni sciu antauxe, kiajn malfacilojn trovos homoj de diversaj lingvoj kaj kulturoj, dum ili lernas Lojxban-on. Tial la Lojxban-a komunumo aktive propagandas inter parolantoj de lingvoj krom la angla.

    Ne necesas, ke Lojxban pruvu aux malpruvu la hipotezon de Sapir kaj Whorf, por ke gxi sukcesu. Sed se trovigxos faktoj kiuj subtenas la Sapir-Whorf-an efikon, Lojxban povos ludi tre gravan rolon en analiza kaj kreema pensado.

    Per kio alia povas Lojxban helpi al sciencistoj kiuj studas la lingvojn?

    Artefarita lingvo estas simpla modelo de "natura" lingvo. Gxi uzigxas komunike kiel la naturaj lingvoj; gxi estas pli simpla, pli regula, kaj relative neinfluita de la efikoj de kulturo. Kontraste al la plej multaj etnolingvoj, artefarita lingvo ne evoluas per naturaj procezoj de interna sxangxigxado aux kontakto kun aliaj lingvoj (Aux almenaux, ne nepre la samaj: vidu Interlingvistiko kaj Esperantologio de W. Manders). Krome, pro tio, ke pluraj detaloj de artefarita lingvo difinigxas antauxe, oni konas la internan strukturon de la lingvo multe pli bone ol tiun de etnolingvo.

    Tia antauxdifino (lingva preskribo) igas artefaritan lingvon unikan ilon por la studado de la naturo de la lingvo. Dum oni lernas la lingvon, la maniero per kiu oni alprenas komprenon pri tiu preskribo povas diri al sciencistoj, kiom "naturaj" estas la preskribitaj formoj. Oni povas kompari la efektivan praktikadon de la lingvo kontraux la preskribo; tio provizas kvantajn datenojn pri specifaj modeloj de uzado. Dum la lingvo evoluas for de gxia komenca stato, gxi eble ekdevios de la komenca preskribo. Tiaj devioj pli bone informos al la fakuloj pri la trajtoj de "natura" lingvo. La procezo de lingvosxangxigxado mem esploreblos laux maniero ne antauxe ebla. Fine, la ekzisto de relative kompleta lingvopreskribo je la naskigxo de la lingvo kauxzas, ke priskribo de la efektiva uzado depost tiu komenca stato estas pli simple kreebla, gxisdatigebla, kaj studebla.

    Lojxban estas sendube la plej zorgeme planita kaj difinita artefarita lingvo iam ajn kreita. Cxiujn aspektojn de gxia planado ellaboris pluraj homoj kun spertoj en diversaj fakoj, inkluzive de lingvistiko. La lingvopreskribo estas simile la plej kompleta de iu ajn lingvo. Tial gxi estas unika bazo por la studado de lingvouzado kaj lingvoevoluado.

    Nova lingvo kia Lojxban, kiu ne havas denaskajn parolantojn, estas nomata "pigxino". Dum la lingvo evoluas, denaskaj parolantoj de aliaj lingvoj gxin lernas, kaj alportas en sian Lojxban-an lingvajxon la perspektivon kaj modelojn de siaj gepatraj lingvoj. Tiu interagado, nomata "kreoligxo", efikas pri cxiuj lingvoj, kaj eble estas la cxefa kauxzo de lingvoevoluo. Cxar Lojxban-on lernas parolantoj de diversaj lingvoj, tiu procezo studeblas senpere laux maniero neniam antauxe ebla; la lingvopreskribo utilos tiam kiel normo, laux kiu la devioj laux la origino de la parolanto kaj la evoluo de uzado mezureblas kaj priskribeblas detale.

    Artefarita lingvo kia Lojxban havas nek "denaskulan akcxenton" nek kulturbazon. Cxar gxi estas multe pli simpla kaj lauxregula ol etnolingvo, plenagxa parolanto farigxas facilparola en gxi multe pli ol kutime cxe etnolingvoj, kaj multe pli rapide. Lojxban tial ebligas relative mallongtempajn studojn pri lingvoalprenado kaj lingvoevoluado. Procezoj kiuj dauxras dum generacioj en etnolingvoj observeblas dum kelkaj jaroj cxe Lojxban-lingvanoj.

    Oni ne pretendas, ke la studado de Lojxban malkasxos cxion pri la lingvo. Lojxban, almenaux dum kelkaj jardekoj, estos nur modelo de lingvo, kies "natureco" pridubeblos. Sed cxar Lojxban kontentigas la komunikajn kaj esprimajn funkciajn de homlingvo, cxiu teorio pri la naturo de homlingvoj devas validi por Lojxban. Simile, teorioj pri la naturo de lingvo testeblas kaj rafineblas cxe tiu pli simpla modelo de lingvo, antaux ol oni ekfrontos la multe pli malfacilan kaj temporaban testadon kaj analizadon endan je etnolingva prisercxado.

    Cxar Lojxban estas relative senkultura, kaj cxar sia preskribita strukturo konformas al la predikat-logiko, Lojxban estas ideala medio por la analizado kaj priskribado de aliaj lingvoj. Aktuale, oni devas kompari trajtojn de unu lingvo kontraux tiuj de alia etnolingvo, kutime en la fakliteraturo per glosita enangligo. Lojxban estas suficxe simpla kaj regula por ke gxi uzigxu kiel "metalingvo", lingvo priskribanta aliajn lingvojn. Gxiaj strukturoj allasas pli klaran reprezenton de la modeloj de la priskribata lingvo, sen ke interferu la konkuraj modelo de lingvo kia la angla.

    Fine, la predikata gramatiko de Lojxban gxin tauxgigas por dauxra perkomputila prisercxado pri naturaj lingvoj. Lojxban uzeblas por vorta kaj gramatika analizo, kiel interna medio de datenkonservado, aux kiel interlingvo por masxintradukado. Cxar gxi havas kaj logikajn kaj naturlingvajn strukturojn, Lojxban kombinas la avantagxojn de ambaux cxefaj strukturaj aliroj al perkomputila lingvoprilaborado.

    La provo elpensi lingvon povas instrui al ni aferojn pri la lingvo, probable ne lerneblajn alimaniere. Ecx se Lojxban malsukcesos kiel lingvo, ni ion lernos. Tamen se gxi sukcesos, gxi havas senliman potencialon kiel bazo por testado de ideoj pri la lingvo, ties strukturo kaj ties uzado. La invento de Lojxban estas la invento de la scienco de eksperimenta lingvistiko.

    Esperanto kaj Lojxban

    Kompreneble, por Esperantistoj multaj cxi-supraj punktoj estas nenio nova; ni detale konas la aplikeblecojn de planlingvoj, cxar ni parolas la plej sukcesan el la planlingvoj. Cxu tio signifas ke Lojxban provas konkuri kontraux Esperanto, aux ke la delonga ekzisto kaj enradikigxinteco de Esperanto senvalidigas la celojn de Lojxban?

    Unue, oni devas memori, ke cxefa celo de Lojxban ne estas, ke gxi farigxu internacia lingvo, kaj tiamaniere konkuru je la merkato, kiun Esperanto nun preskaux akaparas. Oni gxin planis kiel lingvistikan ilon, kiu helpu ke oni studu kaj komprenu la lingvojn. La lingvistikaj kaj komputilaj aplikajxoj de Lojxban gxin unikigas inter la proponitaj planlinvgoj laux tio, ke Lojxban povas sukcesi laux siaj celoj, sen ke gxi tuj akceptigxu kaj alprenigxu de la tutmondo, kaj ke gxi povas interesi ecx al tiuj, kiuj skeptikemas aux malamikemas al la internacilingva movado.

    Rilate al la deklaritaj celoj de Lojxban, Esperanto ne tauxgis. Gxi estas jam pli multe progresinta kaj evoluinta, ol ke eblus la tipoj de eksperimentado, kiajn la Lojxban-istoj projektas. Ankaux la euxropa tendenco de Esperanto (la grado de tiu tendenco estas ofte polemikata afero en Esperantujo; ni simple diru, ke gxi estas nemalgrava) nevalidigas Esperanton por tiaj taskoj.

    Lojxban ne konkuras kontraux Esperanto, cxar la potenciala sukceso de Lojxban ne dependas de gxia tuja praktika uzigxo kiel internacia lingvo. La subtenantoj de Lojxban rekonas, ke necesos jardekoj antaux ol Lojxban ekakiros la nombron kaj diversecon de parolantoj, kaj longan historion de uzado, kompareblajn al tiuj de Esperanto. Intertempe, ambaux lingvokomunumoj povas multe lerni, unu de la alia; tio jam nun okazas.

    Lojxban jam altiras la atenton de Esperantistoj, kiuj deziras novan perspektivon pri la propra lingvo, sen ke ilin minacu rekta konkurado, kiel okazus cxe Ido aux Interlingua. Estas pluraj rilatoj, per kiuj komparo inter Lojxban kaj Esperanto ricxigos kaj la disvolvigxon de Lojxban (kiu povas multe lerni de la longjara disvolvigxo de Esperantaj vortaro kaj esprimoj, kaj la provoj en Esperanto atingi kulturan neuxtralecon per elimino de idiotismoj -- ni agnosku, ke tiu provo ne cxiam estas sukcesa; nia lingvo influigxas de tro multaj faktoroj. Tio pruvas gxian vivantecon) kaj Esperantologion, cxar temas pri lingvo kun trajtoj tute diferencaj de kaj Esperanto kaj la diversaj novlatinaj projektoj iam disvastigxintaj, sed uzata en similaj cirkonstancoj. Tio ebligas tre interesajn komparojn. Ekzemple, Lojxban estas lingvo kiu allasas vortkombinadon, kaj gxin ecx neprigas pro la malgrandeco de la vortaro, sed estas pli izoliva ol aglutina. Tio, krom la eventuale malsamaj sintenoj pri vortfarado, alportos interesajn kontrastojn, kiuj eble helpos al Esperantologoj kompreni sian vortfaradon ekster la klasika tradicio de la studo. Simile pri neologismemo, lingva stabileco, la tendenco uzi trajtojn iel "idiotismajn" en la lingvo, kaj ecx pri kompara planlingva sociologio, konsidere ke la Lojxban-a lingvokomunumo aktuale grave diferencas de la Esperanta, kaj ke Lojxban evoluas en medio kontrasta al tiu, en kiu evoluis Esperanto kaj la aliaj plej sukcesintaj planlingvaj projektoj.

    Estas nenia neceso, ke la du lingvokomunumoj rigardu unu al alian suspekteme aux malamikeme; cetere la esperantistoj aktuale konsistigas la plej grandan "minoritatan" lingvokomunumon interne de le jbonai ("le JXBONaj" -- Lojxban-ujo) -- cxirkaux 25% el la nunaj Lojxban-istoj scipovas Esperanton, almenaux iomete. Ni esperas, ke fruktodona kunlaboro kaj kunekzisto rezultos, kiu donu modelon de interlingvo-movada konduto diferencan je la gxisnunaj akraj kaj amaraj bataloj. Post unu jarcento da sukcesa uzado, la Esperanta movado rajtas sin senti sekure.

    Kial lerni Lojxban-on nun?

    Pro diversaj kialoj. Oni aktive konsiligxas de tiuj, kiuj jam laboras pri la lingvo, pri tio, kiel instrui kaj disvastigi la lingvon. Post kelkaj semajnoj da lernado de la lingvo per la materialoj jam verkitaj, kaj kun kelke de la vortaro, vi povos kunlabori kun la jam komencintoj. Vi estos grava parto de tiu malgranda sed rapide kreskanta komunumo. Persone helpos al vi pri eventualaj problemoj, kiujn vi spertas en la lingvo, tiuj kiuj estras la movadon. Se vi havas ambicion kaj dedicxigxas al la lingvo, estas bonvene ke vi anigxu al la estraro.

    La komputilemuloj lernintaj la lingvon estos la unuaj kiuj preparos gravajn perkomputilajn aplikajxojn por la lingvo. Sendube, sperto pri la lingvo valoros kiam Lojxban agnoskigxos kiel utila ilo de la komputila industrio. Dume, komputilemaj Lojxban-istoj povas ankaux helpi al la preparado de perkomputilaj instruiloj aux al la konvertado de jama softvaro por aliaj komputilsistemoj.

    Ankaux nekomputilemuloj trovos Lojxban-on valora lingvo. Eble vi interesigxas pri la hipotezo de Sapir kaj Whorf, kaj pri la sciencaj testoj planotaj kaj efektivigotaj, aux pri aliaj prilingvaj prisercxajxoj. Eble interesas al vi la aplikeblo de Lojxban kiel interlingvo, kaj kiel tio kontrastos al la spertoj de Esperanto.

    Sed ne necesas, ke vi lernu Lojxban-on por praktika celo. Pluraj (eble ecx la plej multaj) lernantoj de Lojxban gxin lernas por distrigxo. Lerni Lojxban-on estas intelekte stimule, kontaktigas kun multaj homoj, kaj laborigas la menson. Lojxban havas la avantagxojn de distroludoj, kaj tiu distro eventuale ankaux klerigas.

    Kiel mi lernu Lojxban-on?

    Se vi ricevis cxi-tiun brosxuron posxte, vi probable ankaux ricevis resumon de la lingva planigxo kaj strukturo, kaj eble aliajn materialojn, ekzemple enkondukan kurson. Se vi akiris cxi tiun brosxuron per komputila sendado, tiuj pluaj materialoj probable haveblas cxe la sama fonto. Se vi ne ricevis tiujn materialojn, skribu al la Logiklingva Grupo (Korp.) cxe la adreso cxi-sube, kaj ni bonvole provizos ilin. Ni petas monodonacon de US$5 pagi la kostojn de tiuj materialoj (menciataj cxe la registrigxilo kiel "Materialaro 0").

    (Ni petas ke la perkomputilaj ricevantoj de niaj materialoj registru siajn interesigxon cxe ni per normala aux perkomputila posxto, kaj ke ili konsideru mondonacon al la Logiklingva Grupo, por helpi pagi niajn dauxrajn kostojn en la subtenado de la Lojxban-a komunumo. Ni nun elspezas meze US$20 cxiujare por cxiu konata membro de la komunumo, el kiu kelkaj ne povas pagi pro financaj aux fremd-devizaj problemoj; cxia donaco helpos.)

    Notu bone: cxiuj el niaj materialoj, krom cxi-tiu brosxuro, haveblas nur angle. Cxar la plejparto de la materialoj estas malnetoj, ni ne ankoraux tradukis ilin. Se vi aligxos, eble vi helpos nin fari la tradukojn kaj varbi aliajn Esperantistojn.

    Kiam vi jam legis tiujn enkondukajn materialojn, estas pluraj vojoj, kiujn vi povas sekvi. Via elekto dependos de via tempo, loko, kaj aliaj cirkonstancoj, kaj de viaj celoj por la uzado de la lingvo.

    Plejparte, lernantoj de la lingvo laboras dum iom da tempo sole, antaux ol labori kun aliaj. Ni rekomendas ke vi trovu almenaux unu alian homon kun kiu interrilati kaj studadi, aux vizagx-al-vizagxe aux posxte. La Logiklingva Grupo tenas listojn de Lojxban-aj lernantoj de diversaj niveloj de sperteco kaj agemo. Krome, estas almenaux unu aktiva komputil-posxta listo, alirebla de Internet, Usenet, CompuServe, kaj eble ankaux de FIDOnet. Informoj trovigxas cxi-sube.

    Preskaux cxiu uzo de Lojxban, kiun vi volas fari, necesigas iom da sperto en la baza vortaro. Vi povas lerni suficxan Lojxban-an gramatikon apogi konversaciadon dum nur kelkaj horoj, sed vi bezonos vortaron antaux ol uzi la gramatikon.

    Vi povas lerni la Lojxban-an vortaron per "lernokartoj"; la Logiklingva Grupo disvastigas kartaron, kaj ni evoluigis lernokartajn metodojn kiuj treege helpos al vi lerni la vortaron. La lernokartan metodon ni auxtomatigis en perkomputila instrua programo, kiun ni vendas sub la nomo "LogFlash". Versioj por MS-DOS kaj Macintosh nun haveblas.

    (Aliaj komputil-helpataj instruantaj programoj haveblas aux evoluas, kaj analizilo kaj korektilo por Lojxban-a gramatiko espereble haveblos baldaux en 1992 por pluraj komputil-sistemoj. Almenaux unu interaga ludoprogramo uzanta Lojxban-ajn tekston kaj ordonojn estas evoluigata en 1992.)

    Vi povas lerni la Lojxban-an gramatikon per pluraj metodoj, inkluzive de studado de ekzemploj en la trimonata gazeto ju'i lobypli aux per legado kaj analizado de la formalgramatika priskribo (verkita por la komputila lingvilo "YACC" -- tiu metodo plej tauxgas por tiuj, kiuj jam studis komputilajn lingvojn per similaj priskriboj). Pli simpla versio de tiu formalgramatiko en E-BNF sistemo trovigxas en "Materialaro 1", kaj la kompleta formgramatiko trovigxas en "Materialaro 2"; ambaux haveblas de la Logiklingva Grupo.

    Lecion-materialojn la Logiklingva Grupo disvastigas kiel "Materialaro 3". Tiuj estas la plej bonaj materialoj por individua studado. La materialoj inkludas 6 lecionojn (je 283 pagxoj), pluan ekster-lecionan priskribon pri la "neada" gramatiko de Lojxban, skizon de aferoj ne kovritaj en la lecionoj, kaj rekomendatan ordon de studado por Materialaroj 1 kaj 2.

    Lojxban-ajn kursojn oni instruis intermite ekde frue en 1989. Lojxban-a kurslibro estas verkata laux tiuj unuaj lernadaj provoj. La libron oni planas uzebli por individua studado, kurscxambra instruado, aux grupa studado. La Logiklingva Grupo vin sciigos pri cxiuj planataj studogrupaj agadoj en via regiono, kaj anoncos la kompletigxon de la libro. Formala Lojxban-a vortarlibro finfine anstatauxos la plejparton de la vortlistoj kaj linvgo-priskribaj materialoj en Materialaroj 1 kaj 2, probable unu jaron post la kompletigo de la kurslibro, sed nun tiuj materialoj ekvivalentas al baza vortarlibro. Proksimume 6 monatojn post la eldonado de la vortarlibro, la Lojxban-a lingvodifino farigxos bazliniigita (stabiligita) dum 5 jaroj, kaj depost tiam, Lojxban-on regados nur la parolantoj de la lingvo.

    Inter la aliaj materialoj, kiuj eble haveblos, estas lingvo-magnetobendoj kaj -televidbendoj. Aktuale, lingvobendo kunordigita kun la lecionoj haveblas. Niaj nunaj materialoj trovigxas en la mendilo.

    Kompreneble, la sola maniero vere lerni lingvon estas UZI gxin. La Logiklingva Grupo vin helpos trovi aliajn Lojxban-lernantojn je ekvivalenta spertonivelo kaj interesigxoj, aux en via regiono, aux atingeblajn per normala aux komputila posxto. La trimonata gazeto ju'i lobypli ordinare enhavas iom da Lojxban-a teksto, kun detala traduko kaj sen gxi, krom diskutojn pri lingvaj punktoj far membroj de la Lojxban-a komunumo. Kompreneble, la plej bona maniero uzi la lingvon estas varbi amikojn kaj konatojn studi la lingvon kun vi. Ecx se ili ne interesigxas pri la samaj celoj, kiujn interesas vin, la "sxatokupa" aspekto de la lingvo donos interesan amuzon por cxiuj.

    Kio estas la Logiklingva Grupo?

    La Logiklingva Grupo (Korp.) estas neprofitema organizajxo, kaj enkorpigxo de la Loglan-a/Lojxban-a komunumo. Gxi fondigxis kompletigi la disvolvigon de la lingvo, prepari kaj eldoni instruomaterialojn, organizi kaj instrui la komunumon, kuragxigi aplikajxojn de Lojxban, kaj ekigi kaj estri prisercxojn en lingvistiko, lingvoedukado, kaj aliaj fakoj rilataj al Lojxban. Simple dirite, nia celo estas servi al vi pri cxio Lojxban-a. La Logiklingva Grupo ne asociigxas kun la Loglan-a Instituto (Korp.), la organizajxo fondita de James Cooke Brown.

    Oni nomas la Logiklingvan Grupon ankaux la lojbangirz. (la lojxBANgirz), kiu estas gxia nomo en Lojxban. Gxi fondigxis neformale en 1987, kaj korporaciigxis en 1988. La usona imposta departmento aprobis nian rangon kiel neprofitema eduka/scienca fondajxo en 1989. Tio igas la monodonacojn al la organizajxo subtraheblaj de la impostokalkulado laux la usona impostolegxo.

    Oni evoluigis Loglan-on/Lojxban-on preskaux entute per volontula laboro kaj per malgrandaj monodonacoj. Lojxban altiras homojn, kiuj volas oferi multan tempon kaj penon por ke realigxu ilia afero. Proe nia sola enspezo estas mono el vendoj de niaj eldonajxoj, kaj monodonacoj de interesigxantaj subtenantoj.

    La Logiklingva Grupo eldonas kaj vendas laux kredita sistemo. Ni dissendas materialojn kaj petas, ke la ricevantoj kontribue pagu por la kosto de tiuj materialoj. Cxiuj lingvodifinaj informajxoj estas libere publike uzeblaj, kaj la plej multaj Logiklingvagrupaj eldonajxoj dissendigxas sen postulo pri pago por kopiado kaj redissendado. Haveblas por-komputilaj versioj de pluraj el niaj eldonajxoj. Ni petas, ke tiuj, kiuj ricevas niajn materialojn per iu ajn el cxi tiuj alternativaj manieroj, registru cxe ni sian interesigxon pri Lojxban, por ke ni pli bone servu al la komunumo, kaj ke ili donacu libere por ke ni plu povu servi al vi.

    Ni petas, ke vi havu pozitivan konton kiu suficxu gxis jaro aux pli da atenditaj elspezoj por mendoj, kiajn indikas niaj registrigxilo kaj mendilo. Tiu konta mono konsistigas nian fonduson por tag-al-taga funkciado. Ni repagos al vi pozitivajn kontajn kontribuajxojn ene de ses semajnoj depost eventuala peto. Se vi translogxigxas sen informi al ni, kaj ni proe ne povas kontakti vin, ni restigos vian pozitivan konton dum jaro antaux ol gxin trakti kiel donacon.

    La plej multaj materialoj, kiujn ni vendas, necesigas aux antauxan pagon, aux neformalan deklaron de intenco pagi, aux deklaron ke vi ne havas suficxan monon pagi por la materialoj (tiukaze ni donas la materialojn laux nia jugxo). Ni provas flekseblece subteni Lojxban-istojn kun financaj limajxoj, kaj akceptas prudentajn ofertojn de malpliigita aux prokrastita pago laux nia financa kondicxo kaj via grado de dedicxigxo al tio, ke vi aktive kontaktu kaj agemu en la komunumo per ni. Evidente la nivelo de via antauxa kaj nuna aktivado, kaj dedicxigxo al lernado de la lingvo aux volontula laboro por la lojbangirz. faktoros en nia decido.

    la lojbangirz. havas specialan interesigxon pri la subteno de eksterusonaj Lojxban-istoj, cxar tiom el la lingvoceloj dependas de la farigxo de internacia komunumo da parolantoj, kaj cxar ni agnoskas la transpagajn problemojn inter la diversaj landoj. Ni akceptas bankocxekojn en plej multaj valutoj, kaj internacian pagon per Master Card kaj Visa. Ni ankaux kuragxigas, ke grupoj formigxu kaj ricevu unuopajn ekzemplerojn de la materialoj, kaj tiujn kopiu aux pruntigu inter si, por ke niaj popersonaj kostoj restu malaltaj. Ni postulas malpli altan nivelon de kontaktado kaj kontribuado de eksterusonaj Lojxban-istoj, kiam ni decidas, cxu sendi materialojn malpli- aux sen-page.

    Ni petas ke cxiu ricevanto de niaj materialoj volonte kontribuu lauxpove, kaj restigu suficxan monon en sia konto porpagi kontraux niaj proponitaj prezoj. Tiuj subtrahigxos de la konto auxtomate kiam ni sendos al vi materialojn. Ni informos al vi per monpeto kiam via konto negativigxos. Ni retenas rajton rifuzi mendojn kiam via konto ne elpagigxis, tamen faros cxian provon subteni tiujn, kiuj subtenas al Lojxban per sia tempo, dedicxigxo, kaj mono.

    Ne estas legxa devo pagi por materialoj senditaj al vi nepetite, sed tiajn materialojn ni pagendigas per via konto manke de alia interkonsento, kaj tiun konton modifos lauxkonsente. Se ni akceptas de vi oferton de malpliigita pago, ni pagendigos al vi tiun sumon per la konto.

    Ni petas, ke cxiuj ricevantoj de niaj materialoj nin helpu finance lauxpove. La Logiklingva Grupo bezonas viajn donacojn subteni la projekton Loglan/Lojban. Lauxhistorie, la artefaritaj lingvoj ne estas finance enspezegigaj, kaj estas malfacile por ni ricevi helpon de ekstere. Estas malpermesate al la Logiklingva Grupo (Korp.) laux gxia regularo, ke gxi uzu pli ol 10% el gxiaj elspezoj por administraj celoj, krom je speciala konsento de donacanto kiu porpagos tiajn pluajn kostojn tute.

    Kiel servas la Logiklingva Grupo al la komunumo?

    Ni provas gxisdate informi la komunumon. Ne cxiu havas tempon partopreni cxiujn niajn aktivajxojn. Trimonata gazeto, le lojbo karni ("le LOJxbo KARni"), sendigxas al cxiu komunumano. Ankaux pli longa gazeto, ju'i lobypli, publikigxas trimonate. Gxi enhavas diskutojn pri trajtoj de la lingvo, debatojn pri prisercxaj temoj kaj aplikajxoj, leteroj de komunumanoj kun respondoj, kaj kreskantan nombron de Lojxban-aj verkajxoj kaj tradukajxoj.

    Niaj eldonajxoj malhavas reklamojn (krom niaj propraj mendoinformajxoj, kaj fojaj mencioj de individuoj kaj organizajxoj kiuj kontribuis apartan servon al nia afero), kaj ni ne disvendas nian posxtoliston. Niaj eldonajxoj dissendigxas kiel eble plej malmultekoste, por ke ni kuragxigu, ke partoprenu novuloj. Por ke ni atingu maskimumon da engagxigxintoj, ni firme intencas distribui kiel eble plej multe el nia materialaro per la sistemo "dividvara" de komputila softvaro (dissendo senpage kaj kun rajto kopii), kaj sekvas similan politikon por niaj presitaj eldonajxoj. Laux tiu politiko, ni retenas nian kopirajton, sed permesas ke vi, kun relative malmulta limigo, kopiu niajn materialojn por viaj amikoj, kondicxe ke vi ne postulu pagon por la kopioj. Ni petas ankaux, ke ricevintoj de kopioj registrigxu cxe ni, por ke ni sciu, kiu posedas niajn materialojn. Tia registrigxo ne neprigas monan kontribuon.

    Kelkaj materialoj eldonitaj de ni enhavas informojn kiujn ni metas en la publikan terenon. Cxiuj lingvodifinaj informajxoj konsiderigxas publikaj.

    Vi povas partopreni en la Lojxban-a komunumo je diversaj aktiveco-niveloj, kiujn ni listigas per la desxirebla registrigxilo kun cxi tiu brosxuro. La kostoj por kontribuantoj varias ekde 5 aux 10 usonaj dolaroj jare por abono nur al le lojbo karni, gxis pli grandaj sumoj por aktivaj lernantoj de la lingvo. Ni auxtomate elsendas al vi materialojn laux via indikita aktiveco-nivelo; tio minimumigas la prilaboradon de individuaj mendoj kaj simpligas nian kontadon, kio malpliigas niajn elspezojn.

    Se vi provas lerni la lingvon, ni disponigas tiom da helpo kiom ni povas. Ni kontaktigos vin kun Lojxban-istoj kiuj eble interesigxos pri komunikado aux kunstudado kun vi per la lingvo. Vi povas ankaux sendi al ni viajn verkajxojn por korekto kaj recenzo, aux por perita intersxangxo kun aliuloj. Gramatike gxustajn verkajxojn ni elektas por preso en niaj eldonajxoj. Ni provas apogi prisercxadon kaj socian interagadon inter la lernantoj aux lernintoj de la lingvo. Ni helpas al tiaj homoj pri organizado, kunvokado kaj instruado de formalaj klasoj kaj studrondoj, kaj porpagos asociigxintajn grupojn loke kiam neprofitema sponsorado alportas utilon. Ni ankaux okazigas cxiujare (malfrue en junio) feston pri la lingvo kaj la komunumo, nomitan LogFest, lige kun nia cxiujara aferkunveno en la regiono de Vasxingtono, Distrikto de Kolumbio. Ni krome atendas, ke ni apogos aliajn lokajn kunvenojn kaj kongresojn dum la komunumo plu kreskos.

    Ni sercxas manierojn engagxigxi en pli grandaj esploraj projektoj kaj aktive labori pri aplikajxoj de la lingvo. Ni tial sercxas kontraktojn kaj oficialajn donacojn, krom financan kaj teknikan helpon de individuoj, kompanioj kaj universitatoj. Temas pri afero relative malgrava nunmomente, sed oni atendas, ke pligravigxos post kiam kompletigxos la instruaj materialoj kaj kompletigxos la stabiligo de la lingvo. Ideojn kaj informojn pri tiu temo ni bonvenigas.

    Kompreneble, ni ankaux provas propagandi la lingvon. Niaj reprezentantoj cxeestas kunvenojn kaj faras paroladojn pri la lingvo. Ni dissendas cxi tiujn brosxurojn. Per niaj penoj, kaj per via helpo, la anaro de Lojxban rapide kreskas.

    Kion mi povas fari nun?

    Vi povas engagxigxi en la projekto de Lojxban diversmaniere, depende de viaj interesigxo kaj fono, kaj de via disponebla tempo:

    Pluraj el tiuj aktivajxoj necesigas, ke vi jam antauxe lernu la lingvon. Tamen ecx tiuj, kiuj ne disponas je la tempo lerni la lingvon gxuste nun, aux kiuj logxas disde aliaj Lojxban-istoj, povas helpi pri varbado kaj kontribuado de ideoj al la afero.

    Helpi la propagandadon de la lingvo, kompreneble, ne okupigas multan tempon, nek ecx necesigas, ke vi scipovu la lingvon. Parolu al la amikoj, la parencoj, la kolegoj kaj la klubanoj. Ni volonte provizos kopiojn de cxi tiu brosxuro lauxpete. Lojxban emas propagandi sin mem; la priinformigxintoj plej ofte interesigxas pri gxi almenaux kelkagrade.

    Se vi respondos, ni sendos al vi materialojn tauxgajn por via dezirita aktiveco-nivelo, nepre inkluzive de ensemblo da enkondukaj materialoj (kiujn vi eble ricevis kun cxi tiu brosxuro), kaj la plej lastan numeron de le lojbo karni, kiu vin gxisdatigos pri la okazajxoj en la komunumo. Se vi indikas al ni pli altan nivelon, vi ricevos pli detalajn materialojn, inkluzive de instruaj materialoj. Vi povas ankaux mendi niajn por-komputilajn varojn, fakajn tekstojn, malnovajn numerojn de la gazetoj, kaj diversajn specialajxojn. Vidu cxe nia mendilo por detaloj.

    Restu en kontakto kun ni. Ni volas scii viajn ideojn kaj opiniojn pri la lingvo, pri niaj diversaj aktivajxoj, kaj pri niaj varoj. Ni bonvenigas nefermitan debaton pri la lingvoplanigxo, kaj ofte presas kaj disponigis verkajxojn kiuj kritikas diversajn aspektojn de nia afero, kiam ili havas suficxe gxeneralan intereson. La nefermita debato helpas la komprenon kaj plibonigas la kvaliton de la lingvo kaj de la maniero, per kiu ni gxin prezentas al la mondo. Ni preferas, ke ni auxdu kritikojn nun, en nia amikema komunumo, kaj aux korekti niajn problemojn aux doni adekvatan respondon, ol fari tiel pli malfrue, kiam tiajn temojn pridemandos eksteruloj.

    Mallongdire, Lojxban estas produkto de la TUTA komunumo, inkluzive de VI -- se vi elektos aligxi.

    Kompreneble, eklerninte la lingvon,

    Uzu Lojxban-on.

    Lojxban ne vere atingos la rangon de lingvo gxis la homoj gxin uzos vaste. Necesas al ni kreemuloj kiuj verku Lojxban-an prozon, poezion, kaj dialogojn. Necesas tradukoj el fikcio, religiaj kaj filizofiaj verkajxoj, kaj muziko. Nur tiel Lojxban pruvigxos praktika, kaj akiros la respektatecon kiun gxi bezonas, por ke gxi sukcesu.

    Kiun mi kontaktu?

    Leteru aux telefonu al:

    Limaka Adreso:

                      Bob LeChevalier
              The Logical Language Group, Inc.
                      2904 Beau Lane
                     Fairfax, VA 22031
                           USA
    

    Reta Adreso: [email protected]

    Telefono: +1 (703) 385-0273

    En Esperanto vi povas kontakti Nicxjo Nicholas cxe [email protected] aux eble Mark Shoulson cxe [email protected] .

    La cxefa TTT-pagxo estas trovita cxe http://xiron.pc.helsinki.fi/lojban. Tiu estas verkita en la angla.

    Ekzistas aktiva diskutrondo per la cxi-supraj retoj. Por aligxi, sendu mesagxon konsistantan de:

               subscribe lojban persona-nomo familia-nomo
    

    al [email protected] kaj sendu posxtajxojn al cxiuj rondanoj per la adreso: [email protected]. La trafiko estas parte en la angla, parte en Lojxban.

    Anoj de la reto CompuServe povas aligxi al tiu grupo, aux kontakti nin, antauxmetinte "INTERNET:" al iu ajn de la cxi-supraj adresoj. La reto Fidonet kunligigxas kun la reto Internet per diversaj nodoj -- kontaktu vian sistem-administranton.

    Se vi ricevis registrigxilon (angle) kaj mendilon (angle) kun cxi tiu brosxuro, vi povas doni al ni utilajn informojn helpi, ke ni servu al vi, kaj mendi de nia materialaro (cxefe en la angla).

            e'osai ko sarji la lojban. 
            /ehosaj ko SARjxi la LOJxban/
             Bonvole subtenu Lojxban-on!
    

    Tradukita el la angla de Pauxlfrancisko de S. O'Sullivan, Mark Shoulson kaj Nicxjo Nicholas. Hipertekstigita de Stefano KALB je 13a de decembro 1995 je 22.30 GMT

    Sendu korektajxojn al [email protected].