%%% ^Ci tiu bro^suro legeblas a^u per ``TeX'' a^u senile.  Se vi uzas
%%% TeX-on, uzu ^gin normale.  Se ne, komencu legi ^ce ``Kio estas
%%% Lo^jban?'' 
%%%
%%% Sendu korekta^jojn al mark@kli.org kaj nicholas@uci.edu
%%% $Revision: 2.5 $
\catcode`\<=\active\def<#1>{\leavevmode{\frenchspacing\tt #1}}
\catcode`\&=\active\def&#1..{\medbreak\centerline{\bf #1}\nobreak}
\def\&#1..{\nobreak\centerline{\bf #1}\nobreak}
\hsize=6.75truein \hoffset=-.125truein
\hyphenchar\tentt=-1
\catcode`\_=\active\def_#1_{{\sl #1\/}}
\catcode`\$=12 \parskip=\medskipamount \def^^L{ }\catcode`\[=\active
\def^^L{\relax\def^^L{\vfil\eject\def_{\vrule width .3em 
	height 0pt depth 0.3pt\relax} \parindent=0pt 
	\everypar={\hangindent=20pt \hangafter=1}\nopagenumbers
	\parskip=\smallskipamount\vsize=9.3truein\voffset=-.4truein
	\settabs 2 \columns \def[####1]{\tabalign####1\cr}\catcode`\|=4}}
\def\dol{$}
\expandafter\def\csname\dol\endcsname
Revision: #1 ${\footline={\hss\tenrm\folio\hss\llap{\fiverm#1}}}
\$Revision: 2.5 $
\hyphenation{po-t-enc-on unu-senca pens-ebl-ig-as ri-cev-ant-oj
	sign-ar-on temp-voj-a rek-o-mend-ite}
\def\^#1{\ifx#1u\u u\else\ifx#1U\u U\else
	\ifx#1h{\rlap{\accent 94{}}h}\else
	\ifx#1j{\accent 94 \j}\else{\accent 94 #1}\fi\fi\fi\fi}
\let\superscript=^ \catcode`\^=\active \let\Gxis\bye
\def^{\leavevmode\ifmmode\let\ACC=\superscript\else\let\ACC=\^\fi\ACC}
\catcode`\*=\active \def*{\ifvmode
	\item{\vrule height .9ex width .8ex depth -.1ex}\else
	\char"2A\fi}
\catcode`\%=12


&Kio Estas Lo^jban?	la lojban. mo		(la lo^jban mo)..

Trad. Pa^ulfrancisko de S. O'Sullivan, Mark Shoulson kaj Ni^cjo Nicholas


Lo^jban estas lingvo artefarita. ^Gi originale ricevis la nomon ``Loglan''
de la fondinto de la projekto, Dro James Cooke Brown (^Gejmz Kuk Bra^un),
kiu iniciatis la disvolvigon de la lingvo en 1955. La celoj de la lingvo
unuafoje priskribi^gis en la artikolo ``Loglan'' en _Scientific American_
(Usona scienca gazeto), Junio, 1960.  La lingvo estis konstruata dum tri
jardekoj, far dekoj da laborantoj kaj centoj da subtenantoj. Tiujn ekde
1987 estras la Logiklingva Grupo, nun korporacii^ginta kiel neprofitema
scienca-eduka fonda^jo, al kiu la usona registaro aprobas senimpostajn
monodonacojn.

Multaj artefaritaj lingvoj ekzistas, sed Lo^jban estas tiel farita,
ke ^gi unikas plurmaniere.  Jen la ^cefaj trajtoj de Lo^jban.

* Lo^jban estas planita por interkomunikado de homoj,
	kaj eble en la estonteco anka^u de komputiloj.

* Lo^jban estas planita por kultura ne^utraleco.

* La Lo^jban-a gramatiko bazi^gas sur la principoj de logiko.

* Lo^jban havas unusignifan gramatikon.

* Lo^jban havas fonetisman ortografion, kaj ununuran solvon de sonoj
	en vortojn.

* Lo^jban estas pli simpla ol la etnaj lingvoj; oni povas lerni ^gin
	facile.

* La 1,300 Lo^jban-aj radikvortoj povas kombini^gi facile por formi
	vortaron el milionoj da vortoj.

* Lo^jban estas la^uregula; la lingvaj reguloj estas senesceptaj.

* Lo^jban provas forigi la limojn kontra^u kreemaj, klaraj pensado kaj
	komunikado.

* Lo^jban havas diversajn utilojn, kaj sciencajn kaj artajn, kaj teoriajn
	kaj praktikajn.

La jenaj sekcioj ekzamenas ^ciujn el ^ci tiuj punktoj, kaj respondas la
demandojn plej ofte faritajn pri Lo^jban.


&Kial oni evoluigis Lo^jban-on?..

Lo^jban estas planita originale apogi esploradon pri koncepto nomata ``la
hipotezo de Sapir kaj Whorf (h^uorf)''.  Simpla esprimo de tiu hipotezo
estas, ke la strukturo de lingvo limigas la pensadon de ^giaj parolantoj.
Lo^jban permesas la plenan esprimkapablon de etna lingvo sed grave
diferencas la^u sia strukturo je aliaj lingvoj.  Tio permesas, ke la
sciencistoj, kiuj studas la rilatojn inter lingvo, pensado, kaj kulturo,
^gin uzu kiel testilon.


&^Cu aliaj uzoj por Lo^jban ekzistas?..

Jes; pluraj uzoj.  Pro sia unusignifa gramatiko kaj sia simpla strukturo,
Lo^jban estas facile analizata gramatike far komputiloj, ebligonte la
uzadon de Lo^jban por komputil-homa interagado
kaj---eble---interparolado.  La strukturo Lo^jban-a similas tiun de kelkaj
nunaj programlingvoj por artefarita inteligenteco (AI), kaj probable estos
tre potenca ilo en la evoluigado de AI, speciale en la konservado kaj
procezado de informoj pri la mondo kaj homaj mondkonceptoj.  Krome,
lingvistoj interesi^gas pri la ebleco, ke Lo^jban rolos kiel interlingvo en
la komputil-helpata traduko de etnaj lingvoj.  La aparta^joj de la lingvo
igas la provon, krei fluan stilon en la lingvo, tre interesa kaj instrua defio.
Jen estas nur la komencoj de la estontaj Lo^jban-aj aplikoj.


&^Cu Lo^jban estas lingvo por komputiloj?..

Oni planis Lo^jban-on kiel homan lingvon, ne kiel komputilan. Oni intencas
do ke ^gi utili^gu konverse, lege, skribe, kaj pense. Tamen, ^car Lo^jban
prilaboreblas de komputilo multe pli facile ol etna lingvo, estas certe ke
post kelka tempo elpensi^gos por-komputilaj aplika^joj Lo^jban-e
bazi^gantaj. La alpreno kaj uzado de Lo^jban ne necesigas, ke vi sciu ion
ajn pri komputiloj, a^u parolu kvaza^u komputilo!


&Kiel oni skribas Lo^jban-e?  Kiel la lingvo sonas?..

Lo^jban uzas literojn el la latina alfabeto por signi siajn 6 vokalojn kaj 17
konsonantojn; la Lo^jban-a signaro uzas nur normajn komputilklavarajn
signojn; la majuskulado maloftas---oni uzas ^gin por indiki nekutiman
akcenton en la elparolado de nomoj.  La interpunkciado esprimi^gas vorte.
La skribata lingvo konformi^gas precize al la sonoj de la parolata lingvo;
la literumado estas fonetika kaj neambigua, kaj la fluaj sonoj de la lingvo
analizi^gas unike en vortojn.  Tiuj trajtoj plifaciligas la perkomputilan
parol-rekonon kaj -transkribon. Lerni la skribmanieron kaj la ortografion
de Lo^jban estas bagatele.

Lo^jban havas glatan, ritman sonon, iom kiel la itala lingvo.  Tamen, la
konsonantoj donas plenecon kaj potencon trovatajn en slavaj lingvoj kia la
rusa, kaj la multeco de vokalduopoj sugestas la ^cinan, la
malajpolineziajn, kaj aliajn orientaziajn lingvojn, sed sen la tonoj, kiuj
malfaciligas la lernadon de kelkaj el tiuj lingvoj.

^Car neniu idiotismo ekzistas por mallongigi esprimojn, Lo^jban ofte ^sajnas
pli longa ol la analoga esperanta teksto.  La unusignifa strukturo kiu
rezultas estas grava gajno kaj valoras tion.  Kiel ekzemplo Lo^jban-a, la
sentenco ``Razilo de Ockham'' traduki^gas jene:

* ``La plej simpla klariga kialo estas ordinare la plej bona.''

* <roda poi velciksi ku'o so'eroike ganai sampyrai gi xagrai>

* (roda poj vel^SIKsi kuho soherojke ganaj SAMP(a)raj gi ^HAGraj)

* ``^Ciu-io tia-ke: klariga^jas (komo) plejmulta-foje: se plejsimplas do
	plejbonas.''

Oni prononcas la apostrofon kiel mallongan, senvo^can ``h''. Oni uzas ^gin
apartigi klare du apudajn vokalojn por a^uskultanto, sen postuli pa^uzon
inter ili.  La ipsilonon, kiun ni transliterumis kiel `(a)', prononcu kiel
malakcentatan, mallongan vokalon, simile al la ``^sva'' trovata en kelkaj
lingvoj, inkluzive de la angla, kaj foje signata en Esperantaj tekstoj per
``x'': ``_about_'' (angla) --- ``xba^ut'' --- ``<ybaut>'', a^u ``_le_''
(franca) --- ``lx'' --- ``<ly>''.  Jen mallonga skizo de la fonologio de
Lo^jban: <a>=a; <b>=b; <c>=^s; <d>=d; <e>=e; <f>=f; <g>=g; <i>=i a^u j;
<j>=^j; <k>=k; <l>=l; <m>=m; <n>=n; <o>=o; <p>=p; <r>=r; <s>=s; <t>=t;
<u>=u a^u ^u; <v>=v; <x>=^h; <y>=(a), la ``^sva''; <z>=z; <.>=pa^uzo a^u
glota sono simila al la araba ``alif/hamzah'', la^uvole; <'>=mallonga,
senvo^ca ``h''; <,>=marko por apartigi nenormalajn silabojn en nomoj, ktp.
La akcento falas en la anta^ulasta silabon, krom silaboj enhavantaj
``<y>'', a^u (^ce nomoj ktp.) en la silabo skribata majuskule.


&Kian gramatikon Lo^jban havas?..

La gramatiko de Lo^jban ne estas kopiita el iu ajn konata lingvo; male,
ties predikat-gramatiko estas derivita el tiu de la formala logiko.  Jam de
multaj jaroj, filozofoj kaj logikistoj konstatis, ke dum la evoluado de la
lingvo, substantivoj, verboj, kaj adjektivoj estas elektitaj iom arbitre
por montri konceptojn.  La logikistoj evoluigis signaron kaj sciencon, la
predikat-kalkulon, por montri tiujn konceptojn pli rekte kaj pli simple.
Ekzemple, ``Johano batas Petron'', ``Johano estas la onklo de Petro'', kaj
``Johano estas pli altkreska ol Petro'' estas ^ciukaze simplaj rilatoj
inter Johano kaj Petro.  Tamen, malgra^u ke Esperante oni prezentas la
gravajn konceptojn per verbo, substantivo, kaj adjektivo respektive, en la
formallogika signaro oni montris ^ciujn konceptojn per plurargumentaj
predikatoj.  ^Ci tie, ``Johano'' kaj ``Petro'' estas du argumentoj de
predikatoj.

Simile, Lo^jban prezentas ^ci tiujn konceptojn per gramatike identaj
vortoj.  Tio signifas, ke oni esprimas la Lo^jban-ajn frazojn en ensembloj
de ideoj nomataj ``argumentoj'', kunligitaj per rilatoj nomataj
``predikatoj''.  ^Ci tio diferencas je la lingvoj, kiujn vi eble konas; sed
diversaj logikaj sistemoj kaj metodoj, bazataj sur la predikat-strukturo,
estis la bazo de intelekta pensado ekde kiam la antikvaj grekoj inventis
logikon.

Oni rimarku, ke kelkfoje ni faras simile en Esperanto, aparte en la poezia
lingva^jo, kiam ni verbigas substantivon a^u adjektivon: ``Johano onklas al
Petro'', ``Johano superaltas Petron''. En Lo^jban oni tiel faras ordinare,
ne escepte, kaj multe pli regule ol en Esperanto.

Oni povas uzi la predikatan strukturon esprimi ``nelogikan'' pensadon.  La
logikistoj povas analizi ^ciajn vortajn esprimojn por ke ili traduku tiujn
en la predikat-signaron.  Sed malgra^u ke Lo^jban jam estas esprimata en
predikat-bazita sistemo (kio ebligas facilan logikan analizon), Lo^jban anka^u
enhavas vaste diversajn elementojn trovatajn en etnaj lingvoj, por esprimi
sentojn, emociojn, kaj ri^cajn metaforojn.

Tial, Lo^jban ne havas la distingojn inter la diversaj parolelementoj,
kiujn vi konas de la gramatiko.  ^Ciuj Lo^jban-aj ``predikat-vortoj''
(<brivla>) estas la samaj parolelementoj.  ^Ciu povas ekvivalenti al
substantivo, verbo, adjektivo, a^u adverbo, kiaj ``lulo'', ``luli'',
``lula'', kaj ``lule''.  Tiel, <blanu> signifas kaj ``blui'' kaj
``blua^jon''.  <blanu> anka^u povas modifi aliajn vortojn por indiki
``bluecon'' a^u ``bluon''.  <kurji> (``kur^ji'') indikas la verbon
``varti'', ``prizorgi'', sed anka^u povas indiki ``vartanton'', a^u 
``vartadon''.

La agado kaj la ekzistado estas egale vorteblaj por parolanto; oni povas
ignori la distingon, a^u esprimi ^gin malimplice per kunasociado de
konceptoj en <tanru> (``vortogrupoj'') kun <gasnu> (``fari''), <zasti>
(``ekzisti''), <zukte> (``agi''), kaj kun diversaj vortetoj indikantaj
abstrakta^jojn kiaj eventon, staton, econ, kvanton, koncepton, sperton, kaj
verecon, a^u la kvar anta^udifinitajn specojn de ka^uzeco. Oni
povas evoluigi anka^u aliajn specojn per vortogrupoj.

Grava gajno pro la uzado de la predikat-gramatiko estas, ke Lo^jban ne
havas devigajn fleksiojn kaj deklinaciojn ^ce substantivoj, verboj, kaj
adjektivoj.  Pluraj etnaj lingvoj evoluigis tiajn varia^jojn por malmultigi
dubeblon pri tio, kiel la vortoj funkcias en frazo.  Tiu disvolvi^go
treege malreguligis tiujn fleksiojn kaj deklinaciojn, kaj proe oni tiujn ne
lernas facile.  Lo^jban uzas la simplan sed flekseblan predikat-rilaton por
forvi^si kaj la neregulecon kaj la deklinaciojn.

Tensaj kaj lokalizaj markoj (fleksionoj), adverboj kaj prepozicioj,
^ciuj estas kombinitaj en unu parolelementon.  Novaj prepoziciumaj formoj
estas konstrueblaj la^uvole per predikatoj; ^ci tiuj formoj permesas al la
uzanto lar^gigi frazon per alligo kaj interligo de prepozicioj normale ne
implicitaj en la signifo de vorto.

Nombroj kaj kvantigantoj estas pli lar^gaj konceptoj ol en aliaj lingvoj.
``Multaj'', ``sufi^ca'', ``troa'', ``kelkaj'', kaj ``almena^u'', estas
konceptoj, kiujn oni esprimas kiel nombrojn Lo^jban-e.  Tial, ``^gi kostas
3950 spesmilojn'', kaj ``^gi tro kostas'' idente samas gramatike, kaj oni
povas diri, ke estas ``la sufi^ce-a en starvico'' por biletoj ^ce
el^cerpota filmo.  Kernaj konceptoj de la logiko, la matematiko, kaj la
scienco estas enkonstruitaj en la radikaron.  Ili plialtigas la diskutadon
pri ^ci tiaj temoj, kaj utili^gas surprize ofte anka^u en la ordinara
parolado.

La predikat-logiko povas esprimi diversajn aspektojn de la homa penso.
Lo^jban aldonas anka^u nelogikajn konstruojn, kiuj nek difektas nek
malklarigas la logikan strukturon, sed allasas komunikojn kiuj ne analizeblas
per logiko.  Ekzemple, Lo^jban havas plenan aron da emociaj indikiloj, kiuj
allasas la esprimadon de intenseco kaj rifuzo.  Tiuj similas ekkriojn kiaj
``ho!'' ``ha!'' kaj ``hura!'' sed ^ciu havas sian propran, specifan
signifon.  Simile, Lo^jban havas indikojn de la rilato inter la parolanto
kaj la parola^jo---^cu temas pri onidiro, senpera observa, logika dedukto,
ktp.  Tiuj indikoj estas derivitaj el indi^gen-amerikanaj lingvoj.

Lo^jban ebligas metalingvistikan (eksterlingvan) diskuton pri la frazoj,
kiujn oni diras, tamen ^gi estas unusenca. ``^ci tiu frazo estas malvera'',
ne estas nepra paradokso Lo^jban-e.  Lo^jban anka^u ebligas tenslogikon,
kiu allasas precizegon pri spacaj, tempaj, kaj spactemptaj interrilatoj,
e^c tiajn kiajn implicas la tempvoja^gado.  Grava parto de la
Lo^jban-a gramatiko estas planita ebligi unusencan paroladon pri
matematikaj esprimoj kaj rilatoj, akorde kun la internacia uzado kaj la
jam matematikeca gramatiko Lo^jban-a.

La malmultaj Lo^jban-aj parolelementoj ^san^gi^gas reciproke per la uzado
de la mallongaj strukturvortoj, <cmavo> (``^smavo'').  Oni povas
substantivigi a^u verbigi la nombrojn, a^u povas inventi novajn nombrojn
kaj prepoziciojn.  Lo^jban forigas multajn limigojn kiuj ^cirka^uas la
homan penson, sed la sintaksa strukturo plu regi^gas strikte.


&Lo^jban ^sajnas malsimpla.  Kiel malfacile oni lernas ^gin?..

Lo^jban efektive estas multe pli simpla ol la etnaj lingvoj.  La gramatiko
estas simile kompleksa kiel la nuna generacio de komputilaj lingvoj,
kia Ada.  Lo^jban ^sajnas malsimpla ^car la specoj de homa penso estas
malsimplaj, kaj Lo^jban estas planita minimumigi la limigojn de tiuj
pensoj.  Lo^jban ^sajnas pli longa kaj pli malsimpla pro sia nuna manko de
idiotismo, sia kompleta malka^so de la logika strukturo, kaj plej grave,
sia nefamiliareco.  Aliflanke, la konversacia parolo ver^sajne uzos malpli
ol duonon de la eblaj gramatikaj strukturoj, preterlasinte la ceteron por
la skribado kaj por aliaj cirkonstancoj, en kiuj oni ver^sajne malrapidus
formuli prizorgeme precizajn logikajn vortogrupojn.

La prononcaj, ortografiaj, vortformadaj, kaj gramatikaj reguloj de Lo^jban
estas fiksitaj kaj senesceptaj.  La regulesceptoj estas
plago en la lernado kaj la senerara parolado de etnaj lingvoj.  Sen la
^sar^go de dubsenceco, la Lo^jban-uzantoj povas precizigi kaj specifigi pli
facile ol en aliaj lingvoj.

^Car la Lo^jban-a gramatiko estas simpla, ^gi estas pli facile lernebla ol
tiu de aliaj lingvoj.  Adekvata vortaro, kun kompleta ensemblo de 1,300
radikvortoj, necesigas ^cirka^u 8--12 semajnojn da studado, po unu horo
tage.  La Lo^jban-aj kursoj, instruitaj unue en 1989, ekvivalentas unu
semestrokurson---60 kurs-horoj. La^uplane, ili ebligas konversacian
facilparolecon se oni nur lernas la vortaron, ekzercas sin iom ofte, kaj
interrilatas komunike kun aliuloj.  Oni jam determinis, ke etnaj lingvoj,
kia la angla, necesigas ege pluan tempon por atingi analogan spertnivelon.

La Lo^jban-aj instrua^joj estas planataj tiel, ke oni povu lerni la lingvon
sen kurs^cambra instruado, kaj eble sen proksima komunumo al la
Lo^jban-istoj.  La komunik-ekzercado kun aliuloj necesas por ke oni atingu
facilparolecon, sed oni povas ekuzi la lingvon tuj kiam oni ekkapablas.


&Se oni inventis Lo^jban-on en 1960, kial ne ekzistas multaj Lo^jban-istoj
	jam nun?..

La lingvo unue estis priskribita en la 1950oj.  La artikolo ``Loglan'' en
_Scientific American_, en 1960, estis voko por helpo en la evoluigo de la
lingvo.  La lingvistiko samtempe revolucii^gis, kaj rezultis rapide
kreskanta sciado pri la naturo de la homa lingvo; tio ^san^gis la postulojn
por la evoluanta Lo^jban.  La unua disvasti^ginta vortaro kaj
lingvo-priskribo aperis en 1975; la nekompleteco de la priskribo, kaj la
da^urigo de la evoluado, malinstingis homojn lerni la lingvon ^guste kiam
komputiloj ekhelpis al Lo^jban---tiuj ebligis rafini la gramatikon, elimini la
dubsencecon, kaj pruvi matematike la unusignifecon.  Volontuloj faris
multon de tiu laboro sen monrekompenco.  Tial, jardekoj kaj pluraj varioj
de la lingvo forpasis anta^u ol atingi^gis la nuna varianto, la unua kiu
nomi^gas ``Lojban'' (el la radikoj ``logiko-lingvo'' en Lo^jban).

^Ci tiu varianto estas la unua kun stabila vortaro, kaj la unua kun stabila
kaj komplete priskribita gramatiko; ekzemple, la gramatiko de la
matematikaj esprimoj ne estis plene evoluigita ^gis 1990.  La fundamenta
Lo^jban-a radikaro estis ``bazliniigita'' (stabiligita kontra^u ^san^gado)
dum la dua duono de 1988, kaj la gramatiko meze de 1990---post la unuaj
Lo^jban-aj kursoj, efektiva uzado de la lingvo, kaj plurfoja atentema
analizo. La^u ^cio ^ci, Lo^jban estas tre nova lingvo.

Por certigi, ke Lo^jban restu stabila dum homoj lernas ^gin, la
lingvodifino estas kontrolata strikte.  Kiam la nombro de Lo^jban-istoj
estos kreskinta sufi^ce, kaj oni elevoluigos Lo^jban-an literaturon,
Lo^jban estos traktata kiel natura lingvo kaj permesata kreski kaj flori
sen limigo, samkiel la nunaj etnaj lingvoj.

^Ci tiuj unuaj Lo^jban-istoj anka^u havas unikan oportunon.  Ili estas la
histori-farantoj, kiuj formos la guston de la nova lingvo.  Iliaj ideoj
estos la plej influaj en la fiksado de la plana^jo per la uzado, el kiu
aliaj lernos.  Pro ilia sperto, oni lernos aspektojn pri la lingvoj, kiujn
oni neniam anta^ue lernis a^u e^c povis lerni.


&Kion volas diri tiu ``unusignifa''?..

Lo^jban havas unusignifan prononcadon, morfologion (t.e. vortformadon),
kaj gramatikon; komputil-analizo de la formala gramatiko jam pruvis la
gramatikan unusignifecon.  Tio signifas praktike, ke leganto a^u a^udanto
de Lo^jban-a frazo neniam dubas pri tio, kiajn vortojn ^gi enhavas, a^u
kiel ili rolas en la frazo. Tio validas e^c se oni ne konas la vortojn,
kondi^ce ke oni konas la ortografiajn kaj gramatikajn regulojn.

Lo^jban ne havas vortojn, kiuj sonas same sed signifas malsame, kiaj
``baro'', ``io, kio malhelpas'', kaj ``baro'', ``mezuro de premo''; kiuj
havas plurajn nerilatitajn signifojn, kia ``kanono''---``pafilego'',
``muzika verko'', ``regulo'', a^u ``eklezia katalogo''; a^u kiuj malsimilas
la^u la interpunkcio sed ne la^u la sono, kiaj ``^ci'' kaj ``^ci' ''.  Nenia
dubo ekzistas pri tio, kie la vortoj komenci^gas kaj fini^gas; ^cu la vorto
``internazia'' priskribas ion, kiu rilatas inter nazioj, a^u ion, kiu
rilatas interne de azio?  Plej grave, la funkcio de ^ciu vorto estas nepre
klara; neniu vorto ekzistas kia ``neniu'', kiu povas esti la u-modo de ia
verbo ``*nenii''.

Tiu precizeco neniel malliberigas la signifon de Lo^jban-a frazo.  Oni
povas fantazii, ridindigi, mensogi, a^u miskromprenigi.  Vi povas esti
preciza, a^u intence malpreciza.  Via a^udanto eble ne komprenus tion, kion
vi intencis, sed vi ^ciam komprenos tion, kion vi diris.

Tio, ke Lo^jban estas planita kiel ``logika'' lingvo, ne signifas ke la
Lo^jban-istoj devige parolas logike.  La strukturo de la Lo^jban-a gramatiko
ebligas paroli logike, sed ne postulas tion.  Lo^jban permesas al vi
interrilatigi ideojn reciproke kaj unusignife, uzante strukturojn kaj
principojn intencitajn por logika analizado.  Tial, se vi volas paroli
logike, la kapablo ja ekzistas.

Aliflanke, se vi volas esprimi emociojn, novajn kaj kreemajn ideojn, a^u
e^c sensenca^jon, neniu malfacilo ekzistas Lo^jban-e.  La logiko enestas la
strukturon, sed ne nepre la enhavon, de la lingvo.  Rezulte, la logika
strukturo, kiu ^ceestas ka^se en etnaj lingvoj, estas klarigita.  Viaj
ideoj, ^cu nekonitaj kaj malordinaraj, ^cu banalaj, ^cu logikaj, ^cu
mallogikaj, povas esprimi^gi klare.  Se ili estas mallogikaj, probable la
mallogiko estos pli evidenta.  Sed Lo^jban, eble pli ol ajna lingvo
elpensita, provas forigi la limigojn ^cirka^u la homa penso.


&^Cu oni povas skribi poezion en ``logika'' a^u ``unusignifa'' lingvo?..

Iom da originala poezio jam estas verkita Lo^jban-e, kaj iom da poezio
estas tradukita en la lingvon.  La potenca strukturo Lo^jban-a por
vortgrupigo permesas konstrui konceptojn en vortojn facile, e^c improvize.
Lo^jban-isto ne bezonas vortarlibron por uzi kaj kompreni la milionojn
da vortoj kiujn oni povas estigi Lo^jban-e.  La manko de kulturaj limigoj
faciligas la konsideron de novaj ideoj kaj interrilatoj, pli ol ^ce etnaj
lingvoj, kaj instigas kreemon.  Lo^jban plialtigas la komunikon de
abstraktaj konceptoj, ^car ^gi identigas malimplice ties naturojn.  Lo^jban
tial estas tre potenca lingvo, ne sole por poezio, sed anka^u por la
diskutado de fakoj abstraktaj, kiaj filozofio, fiziko, metafiziko, kaj
religio.

Lo^jban havas unusignifan gramatikon, kaj ^giaj sonoj kaj literumado estas
unusignifaj. La lingvo NE estas ^ciurilate unusignifa; la homoj foje
deziras allasi dubsencecon en siaj esprimoj. En Lo^jban, tiu dubsenceco
limi^gas al semantiko, metaforo, kaj intenca ellaso de informoj (elipso).

La semantika dubsenceco rezultas pro tio, ke la vortoj en etnolingvoj
reprezentas koncepto-grupojn, ne individuajn signifojn. Tiuj signifoj ofte
interrilatas nur malforte; tio foje okazas anka^u en Esperanto (komparu la
diversajn signifojn de ``parko''). Krome, ^cies personaj spertoj donas al la
vortoj emociajn kromsignifojn. ^Car temas pri fre^sa, kulture ne^utrala
komenco, Lo^jban provas minimumigi la transporti^gon de tiuj
asocia^joj dum oni lernas la lingvon. (La plej multaj Lo^jban-aj vortoj
malmulte similas al vortoj en aliaj lingvoj; tiuj diferencoj helpas, ke
okazu tiu fre^sa alfronto al komunikado).

La potencaj metaforigaj kaj vortkonstruaj trajtoj de Lo^jban faciligas
fajnajn distingojn inter konceptoj. Tio malinstigas, ke individuaj vortoj
alprenu grupojn da signifoj. La metaforoj de Lo^jban (nomataj <tanru>)
estas en si mem dubsencaj. Ili specifigas rilaton inter la konceptoj, sed
ne la naturon de la rilato mem. Tiun rilaton oni povas eventuale
malimplicigi per unusignifaj logikaj konstrua^joj, a^u lasi malpreciza,
kiel la parolanto kutime deziras. Simile, partoj de la logika strukturo de
Lo^jban-a esprimo ellaseblas; tio multe simpligas la esprimon sed ka^uzas
kelkan dubsencecon. Male al ^ce la etnaj lingvoj, la leganto a^u
a^uskultanto povas facile trovi tiun dubsencecon. Tial ^ciu dubsenceco en
Lo^jban limi^gas kaj rekoneblas, kaj eventuale klarigeblas per plua
interparolo.

Lo^jban-aj poetoj jam eksperimentas per novaj (kaj malnovaj) poeziaj formoj
kiuj ^sajnas aparte ta^ugaj por la ritmo, sono kaj fluado de la lingvo.
Same kiel en Esperanto, la poetoj kontribuas grave al la evoluado de la
lingvo.  La ri^caj kaj potencaj metaforoj (<tanru>) de Lo^jban jam
utili^gas elvoki vivajn bildojn kaj kortu^sajn emociojn. Ne malhelpate de
gramatika ambigueco, kiu povas malevidentigi la celatajn signifojn, Lo^jban
allasas poezian esprimadon la^u plena potenco, kiu komunikas kaj
konkreta^jojn kaj abstrakta^jojn.


&^Cu eblas ^serci en unusignifa lingvo?..

La plej multaj humura^joj bazi^gas sur situacio kaj karaktero, kaj tiel
amuzas en Lo^jban kiel en ^ciu lingvo.  Humuro kiu bazi^gas sur vortludoj,
kompreneble, dependas de la lingvo.  Lo^jban malhavas homonimojn, do
simplaj vortludoj ne ekzistas; tamen tiuj, kiuj bazi^gas sur similaj (ne
identaj) sonoj ankora^u eblas, ^guste kiel en Esperanto.  Lo^jban
preska^u ^ciam estos dua lingvo, do dulingvaj vortludoj abundas, ofte surbaze
de la dubsenceco, kiu trovi^gas en la aliaj lingvoj.  Humuro kiu bazi^gas
sur interna gramatika dubsenceco estas nepre neebla Lo^jban-e, sed humuro
bazi^ganta sur nelogikaj esprimoj, a^u logikaj strukturoj kiuj malfacile
esprimi^gus en aliaj lingvoj, pli facilas.

Dum la parolantoj plisperti^gos, kaj konversaciaj esprimoj esti^gos, Lo^jban
evoluigos propran specon de vortludoj.  Unikaj formoj de Lo^jban-aj
vortludoj jam aperis: Tiuj ekspluatas la fakton, ke etaj varioj en la
Lo^jban-a gramatiko ka^uzas ne-anta^uvideblajn variegojn en la signifo, kaj
la kapablon simple esprimi tre konfuzajn konceptojn.  Same kiel ^cia
vortludo, tiuj perdas sian humuron tradukite en aliajn lingvojn.

Simile al humuro okazas anka^u ^ce aforismo: konciza frazo kiu potencas per
lakona, eleganta fraz-formado.  Lo^jban evidente kapablas aforismojn same
kiel ^ciu lingvo, kaj eble pli bone ol multaj.  Tamen, pro la juneco de la
lingvo, tiaj aforismoj ankora^u maloftas.


&Kio estas la hipotezo de Sapir kaj Whorf?..

La hipotezo de Sapir kaj Whorf asertas, ke la strukturo de lingvo limigas la
pensadon en tiu lingvo, kaj limigas kaj influas la kulturon kiu ^gin uzas.
Alivorte, se iuj konceptoj a^u strukturaj modeloj malfacile esprimeblas en
lingvo, la socio kaj la kulturo uzantaj la lingvon emas tiujn eviti.
Individuoj eble superiras tiun baron, sed ne la socio kiel tuto. La
hipotezo estas grava kaj kontra^uversa; ^gi uzeblas kiel sociologia
argumento pravigi a^u kontra^ui rasismon kaj seksismon (kaj diversajn
aliajn ismojn). Ekzemple, la aserto, ke ^car en Esperanto oni havas
sufikson (``-in'') indiki la inan genron, sed malhavas analogan sufikson
por la malina, estas io ``seksisma'' pri Esperanto, anta^usupozas la
pravon de la hipotezo de Sapir kaj Whorf. Kompreno pri la ebleco de
Sapir-Whorf-aj influa^joj eble estigos pli bonan interkulturan
komprenadon, kaj helpos la komunikadon kaj la pacon.

Oni scias, ke la ideoj kaj pensoj de homoj iom ^san^gi^gas, kiam tiuj
alprenas fremdlingvon. Oni ne scias, ^cu tiun ^san^gi^gon ka^uzas la
elmeti^go al diferenca kulturo, a^u e^c la eskapo de la propra kulturo.  Oni
anka^u ne scias kiom (se e^c iom ajn) la ^san^gi^gon ka^uzas la naturo de
la lingvo mem, kaj ne la kulturaj asocia^joj.

La hipotezo de Sapir kaj Whorf gravis en la lingvistiko dum la kvindekaj
jaroj, sed la interesi^go malplii^gis, parte ^car ^gia ^gusta testado estis
tre malfacila.  Lo^jban estas nova aliro al tia testado. Evidente se
kulture-sendependa lingvo instrueblas al grupoj da homoj, la efikoj de la
lingvo pli facile distingeblos disde la efikoj de kulturo.

La unikaj trajtoj de Lo^jban forigas la limojn je la lingvo pri logiko,
dubsenceco, kaj esprimpovo; ili pensebligas temojn malfacile alireblajn de
homa lingva^jo ^gis nun. Dume, la formala rigideco de la lingvodifino
permesas, ke la parolantoj zorge kontrolu sian esprimadon (kaj eble proe sian
pensmanierojn). Tio allasas kelkan anta^udiran povon, kiun oni povos uzi
por planado kaj preparado de efektivaj Sapir-Whorf-aj eksperimentoj.

Anta^ukondi^co de Sapir-Whorf-a eksperimento estas internacia parolantaro
de Lo^jban. Necesas, ke ni povu instrui Lo^jban-on al homoj kiuj scipovas
nur sian gepatran lingvon, kaj necesas ke ni sciu anta^ue, kiajn
malfacilojn trovos homoj de diversaj lingvoj kaj kulturoj, dum ili lernas
Lo^jban-on. Tial la Lo^jban-a komunumo aktive propagandas inter parolantoj
de lingvoj krom la angla.

Ne necesas, ke Lo^jban pruvu a^u malpruvu la hipotezon de Sapir kaj Whorf,
por ke ^gi sukcesu. Sed se trovi^gos faktoj kiuj subtenas la Sapir-Whorf-an
efikon, Lo^jban povos ludi tre gravan rolon en analiza kaj kreema pensado.


&Per kio alia povas Lo^jban helpi al sciencistoj kiuj studas la lingvojn?..

Artefarita lingvo estas simpla modelo de ``natura'' lingvo. ^Gi uzi^gas
komunike kiel la naturaj lingvoj; ^gi estas pli simpla, pli regula, kaj
relative neinfluita de la efikoj de kulturo. Kontraste al la plej multaj
etnolingvoj, artefarita lingvo ne evoluas per naturaj procezoj de interna
^san^gi^gado a^u kontakto kun aliaj lingvoj (A^u almena^u, ne nepre la
samaj: vidu _Interlingvistiko kaj Esperantologio_ de W. Manders). Krome,
pro tio, ke pluraj detaloj de artefarita lingvo difini^gas anta^ue, oni
konas la internan strukturon de la lingvo multe pli bone ol tiun de
etnolingvo.

Tia anta^udifino (lingva preskribo) igas artefaritan lingvon unikan ilon
por la studado de la naturo de la lingvo. Dum oni lernas la lingvon, la
maniero per kiu oni alprenas komprenon pri tiu preskribo povas diri al
sciencistoj, kiom ``naturaj'' estas la preskribitaj formoj. Oni povas
kompari la efektivan praktikadon de la lingvo kontra^u la preskribo; tio
provizas kvantajn datenojn pri specifaj modeloj de uzado. Dum la lingvo
evoluas for de ^gia komenca stato, ^gi eble ekdevios de la komenca
preskribo. Tiaj devioj pli bone informos al la fakuloj pri la trajtoj de
``natura'' lingvo. La procezo de lingvo^san^gi^gado mem esploreblos la^u
maniero ne anta^ue ebla. Fine, la ekzisto de relative kompleta
lingvopreskribo je la naski^go de la lingvo ka^uzas, ke priskribo de la
efektiva uzado depost tiu komenca stato estas pli simple kreebla,
^gisdatigebla, kaj studebla.

Lo^jban estas sendube la plej zorgeme planita kaj difinita artefarita
lingvo iam ajn kreita. ^Ciujn aspektojn de ^gia planado ellaboris pluraj
homoj kun spertoj en diversaj fakoj, inkluzive de lingvistiko. La
lingvopreskribo estas simile la plej kompleta de iu ajn lingvo. Tial ^gi
estas unika bazo por la studado de lingvouzado kaj lingvoevoluado.

Nova lingvo kia Lo^jban, kiu ne havas denaskajn parolantojn, estas nomata
``pi^gino''. Dum la lingvo evoluas, denaskaj parolantoj de aliaj lingvoj
^gin lernas, kaj alportas en sian Lo^jban-an lingva^jon la perspektivon kaj
modelojn de siaj gepatraj lingvoj. Tiu interagado, nomata ``kreoli^go'',
efikas pri ^ciuj lingvoj, kaj eble estas la ^cefa ka^uzo de lingvoevoluo.
^Car Lo^jban-on lernas parolantoj de diversaj lingvoj, tiu procezo
studeblas senpere la^u maniero neniam anta^ue ebla; la lingvopreskribo
utilos tiam kiel normo, la^u kiu la devioj la^u la origino de la parolanto
kaj la evoluo de uzado mezureblas kaj priskribeblas detale.

Artefarita lingvo kia Lo^jban havas nek ``denaskulan ak^centon'' nek
kulturbazon. ^Car ^gi estas multe pli simpla kaj la^uregula ol etnolingvo,
plena^ga parolanto fari^gas facilparola en ^gi multe pli ol kutime ^ce
etnolingvoj, kaj multe pli rapide. Lo^jban tial ebligas relative 
mallongtempajn studojn pri lingvoalprenado kaj lingvoevoluado. Procezoj
kiuj da^uras dum generacioj en etnolingvoj observeblas dum kelkaj jaroj ^ce
Lo^jban-lingvanoj.

Oni ne pretendas, ke la studado de Lo^jban malka^sos ^cion pri la lingvo.
Lo^jban, almena^u dum kelkaj jardekoj, estos nur modelo de lingvo, kies
``natureco'' pridubeblos. Sed ^car Lo^jban kontentigas la komunikajn kaj
esprimajn funkciajn de homlingvo, ^ciu teorio pri la naturo de homlingvoj
devas validi por Lo^jban. Simile, teorioj pri la naturo de lingvo testeblas
kaj rafineblas ^ce tiu pli simpla modelo de lingvo, anta^u ol oni ekfrontos
la multe pli malfacilan kaj temporaban testadon kaj analizadon endan je
etnolingva priser^cado.

^Car Lo^jban estas relative senkultura, kaj ^car sia preskribita strukturo
konformas al la predikat-logiko, Lo^jban estas ideala medio por la
analizado kaj priskribado de aliaj lingvoj. Aktuale, oni devas kompari
trajtojn de unu lingvo kontra^u tiuj de alia etnolingvo, kutime en la
fakliteraturo per glosita enangligo.  Lo^jban estas sufi^ce simpla kaj
regula por ke ^gi uzi^gu kiel ``metalingvo'', lingvo priskribanta aliajn
lingvojn. ^Giaj strukturoj allasas pli klaran reprezenton de la modeloj
de la priskribata lingvo, sen ke interferu la konkuraj modelo de lingvo kia
la angla.

Fine, la predikata gramatiko de Lo^jban ^gin ta^ugigas por da^ura
perkomputila priser^cado pri naturaj lingvoj. Lo^jban uzeblas por vorta kaj
gramatika analizo, kiel interna medio de datenkonservado, a^u kiel
interlingvo por ma^sintradukado. ^Car ^gi havas kaj logikajn kaj
naturlingvajn strukturojn, Lo^jban kombinas la avanta^gojn de amba^u ^cefaj
strukturaj aliroj al perkomputila lingvoprilaborado.

La provo elpensi lingvon povas instrui al ni aferojn pri la lingvo,
probable ne lerneblajn alimaniere. E^c se Lo^jban malsukcesos kiel lingvo,
ni ion lernos. Tamen se ^gi sukcesos, ^gi havas senliman potencialon kiel
bazo por testado de ideoj pri la lingvo, ties strukturo kaj ties uzado.  La
invento de Lo^jban estas la invento de la scienco de eksperimenta
lingvistiko.


&Esperanto kaj Lo^jban..

Kompreneble, por Esperantistoj multaj ^ci-supraj punktoj estas nenio nova;
ni detale konas la aplikeblecojn de planlingvoj, ^car ni parolas la plej
sukcesan el la planlingvoj. ^Cu tio signifas ke Lo^jban provas konkuri
kontra^u Esperanto, a^u ke la delonga ekzisto kaj enradiki^ginteco de
Esperanto senvalidigas la celojn de Lo^jban?

Unue, oni devas memori, ke ^cefa celo de Lo^jban ne estas, ke ^gi fari^gu
internacia lingvo, kaj tiamaniere konkuru je la merkato, kiun Esperanto
nun preska^u akaparas. Oni ^gin planis kiel lingvistikan ilon, kiu helpu ke
oni studu kaj komprenu la lingvojn. La lingvistikaj kaj komputilaj
aplika^joj de Lo^jban ^gin unikigas inter la proponitaj planlinvgoj la^u
tio, ke Lo^jban povas sukcesi la^u siaj celoj, sen ke ^gi tuj akcepti^gu
kaj alpreni^gu de la tutmondo, kaj ke ^gi povas interesi e^c al tiuj, kiuj
skeptikemas a^u malamikemas al la internacilingva movado.

Rilate al la deklaritaj celoj de Lo^jban, Esperanto ne ta^ugis. ^Gi estas
jam pli multe progresinta kaj evoluinta, ol ke eblus la tipoj de
eksperimentado, kiajn la Lo^jban-istoj projektas. Anka^u la e^uropa
tendenco de Esperanto (la grado de tiu tendenco estas ofte polemikata afero
en Esperantujo; ni simple diru, ke ^gi estas nemalgrava) nevalidigas
Esperanton por tiaj taskoj.

Lo^jban ne konkuras kontra^u Esperanto, ^car la potenciala sukceso
de Lo^jban ne dependas de ^gia tuja praktika uzi^go kiel internacia lingvo.
La subtenantoj de Lo^jban rekonas, ke necesos jardekoj anta^u ol Lo^jban
ekakiros la nombron kaj diversecon de parolantoj, kaj longan historion de
uzado, kompareblajn al tiuj de Esperanto. Intertempe, amba^u
lingvokomunumoj povas multe lerni, unu de la alia; tio jam nun okazas.

Lo^jban jam altiras la atenton de Esperantistoj, kiuj deziras novan
perspektivon pri la propra lingvo, sen ke ilin minacu rekta konkurado,
kiel okazus ^ce Ido a^u Interlingua. Estas pluraj rilatoj, per kiuj komparo
inter Lo^jban kaj Esperanto ri^cigos kaj la disvolvi^gon de Lo^jban (kiu
povas multe lerni de la longjara disvolvi^go de Esperantaj vortaro kaj
esprimoj, kaj la provoj en Esperanto atingi kulturan ne^utralecon per
elimino de idiotismoj---ni agnosku, ke tiu provo ne ^ciam estas sukcesa;
nia lingvo influi^gas de tro multaj faktoroj. Tio pruvas ^gian
vivantecon) kaj Esperantologion, ^car temas pri lingvo kun trajtoj tute
diferencaj de kaj Esperanto kaj la diversaj novlatinaj projektoj iam
disvasti^gintaj, sed uzata en similaj cirkonstancoj. Tio ebligas tre
interesajn komparojn. Ekzemple, Lo^jban estas lingvo kiu allasas
vortkombinadon, kaj ^gin e^c neprigas pro la malgrandeco de la vortaro,
sed estas pli izoliva ol aglutina. Tio, krom la eventuale malsamaj
sintenoj pri vortfarado, alportos interesajn kontrastojn, kiuj eble helpos
al Esperantologoj kompreni sian vortfaradon ekster la klasika tradicio de
la studo. Simile pri neologismemo, lingva stabileco, la tendenco uzi
trajtojn iel ``idiotismajn'' en la lingvo, kaj e^c pri kompara planlingva
sociologio, konsidere ke la Lo^jban-a lingvokomunumo aktuale grave
diferencas de la Esperanta, kaj ke Lo^jban evoluas en medio kontrasta al
tiu, en kiu evoluis Esperanto kaj la aliaj plej sukcesintaj planlingvaj
projektoj.

Estas nenia neceso, ke la du lingvokomunumoj rigardu unu al alian
suspekteme a^u malamikeme; cetere la esperantistoj aktuale konsistigas la
plej grandan ``minoritatan'' lingvokomunumon interne de <le jbonai> (``le
^JBOnaj''---Lo^jban-ujo)---^cirka^u 25% el la nunaj Lo^jban-istoj scipovas
Esperanton, almena^u iomete.  Ni esperas, ke fruktodona kunlaboro kaj
kunekzisto rezultos, kiu donu modelon de interlingvo-movada konduto
diferencan je la ^gisnunaj akraj kaj amaraj bataloj.  Post unu jarcento da
sukcesa uzado, la Esperanta movado rajtas sin senti sekure.


&Kial lerni Lo^jban-on nun?..

Pro diversaj kialoj. Oni aktive konsili^gas de tiuj, kiuj jam laboras pri la 
lingvo, pri tio, kiel instrui kaj disvastigi la
lingvon.  Post kelkaj semajnoj da lernado de la lingvo per la materialoj
jam verkitaj, kaj kun kelke de la vortaro, vi povos kunlabori kun la jam
komencintoj. Vi estos grava parto de tiu malgranda sed rapide kreskanta
komunumo. Persone helpos al vi pri eventualaj problemoj, kiujn vi
spertas en la lingvo, tiuj kiuj estras la movadon. Se vi havas ambicion
kaj dedi^ci^gas al la lingvo, estas bonvene ke vi ani^gu al la estraro.

La komputilemuloj lernintaj la lingvon estos la unuaj kiuj preparos gravajn
perkomputilajn aplika^jojn por la lingvo. Sendube, sperto pri la lingvo
valoros kiam Lo^jban agnoski^gos kiel utila ilo de la komputila industrio.
Dume, komputilemaj Lo^jban-istoj povas anka^u helpi al la preparado de
perkomputilaj instruiloj a^u al la konvertado de jama softvaro por aliaj
komputilsistemoj.

Anka^u nekomputilemuloj trovos Lo^jban-on valora lingvo. Eble vi
interesi^gas pri la hipotezo de Sapir kaj Whorf, kaj pri la sciencaj testoj
planotaj kaj efektivigotaj, a^u pri aliaj prilingvaj priser^ca^joj. Eble
interesas al vi la aplikeblo de Lo^jban kiel interlingvo, kaj kiel tio
kontrastos al la spertoj de Esperanto.

Sed ne necesas, ke vi lernu Lo^jban-on por praktika celo. Pluraj (eble e^c
la plej multaj) lernantoj de Lo^jban ^gin lernas por distri^go. Lerni
Lo^jban-on estas intelekte stimule, kontaktigas kun multaj homoj, kaj
laborigas la menson.  Lo^jban havas la avanta^gojn de distroludoj, kaj tiu
distro eventuale anka^u klerigas.


&Kiel mi lernu Lo^jban-on?..

Se vi ricevis ^ci-tiun bro^suron po^ste, vi probable anka^u ricevis resumon
de la lingva plani^go kaj strukturo, kaj eble aliajn materialojn, ekzemple
enkondukan kurson.  Se vi akiris ^ci tiun bro^suron per komputila sendado,
tiuj pluaj materialoj probable haveblas ^ce la sama fonto.  Se vi ne
ricevis tiujn materialojn, skribu al la Logiklingva Grupo (Korp.)
^ce la adreso ^ci-sube, kaj ni bonvole provizos ilin.  Ni petas
monodonacon de US$5 pagi la kostojn de tiuj materialoj (menciataj ^ce la
registri^gilo kiel ``Materialaro 0'').

(Ni petas ke la perkomputilaj ricevantoj de niaj materialoj registru siajn
interesi^gon ^ce ni per normala a^u perkomputila po^sto, kaj ke ili konsideru
mondonacon al la Logiklingva Grupo, por helpi pagi niajn da^urajn
kostojn en la subtenado de la Lo^jban-a komunumo.  Ni nun elspezas meze
US$20 ^ciujare por ^ciu konata membro de la komunumo, el kiu kelkaj ne
povas pagi pro financaj a^u fremd-devizaj problemoj; ^cia donaco helpos.)

Notu bone: ^ciuj el niaj materialoj, krom ^ci-tiu bro^suro, haveblas nur
angle.  ^Car la plejparto de la materialoj estas malnetoj, ni ne ankora^u
tradukis ilin.  Se vi ali^gos, eble vi helpos nin fari la tradukojn kaj
varbi aliajn Esperantistojn.

Kiam vi jam legis tiujn enkondukajn materialojn, estas pluraj vojoj, kiujn vi
povas sekvi.  Via elekto dependos de via tempo, loko, kaj aliaj
cirkonstancoj, kaj de viaj celoj por la uzado de la lingvo.

Plejparte, lernantoj de la lingvo laboras dum iom da tempo sole, anta^u ol
labori kun aliaj.  Ni rekomendas ke vi trovu almena^u unu alian homon kun
kiu interrilati kaj studadi, a^u viza^g-al-viza^ge a^u po^ste.  La
Logiklingva Grupo tenas listojn de Lo^jban-aj lernantoj de diversaj
niveloj de sperteco kaj agemo.  Krome, estas almena^u unu aktiva
komputil-po^sta listo, alirebla de Internet, Usenet, CompuServe, kaj eble
anka^u de FIDOnet.  Informoj trovi^gas ^ci-sube.

Preska^u ^ciu uzo de Lo^jban, kiun vi volas fari, necesigas iom da sperto
en la baza vortaro.  Vi povas lerni sufi^can Lo^jban-an gramatikon apogi
konversaciadon dum nur kelkaj horoj, sed vi bezonos vortaron anta^u ol uzi
la gramatikon.

Vi povas lerni la Lo^jban-an vortaron per ``lernokartoj''; la Logiklingva
Grupo disvastigas kartaron, kaj ni evoluigis lernokartajn metodojn kiuj
treege helpos al vi lerni la vortaron.  La lernokartan metodon ni
a^utomatigis en perkomputila instrua programo, kiun ni vendas sub
la nomo ``LogFlash''.  Versioj por MS-DOS kaj Macintosh nun haveblas.

(Aliaj komputil-helpataj instruantaj programoj haveblas a^u evoluas, kaj
analizilo kaj korektilo por Lo^jban-a gramatiko espereble haveblos balda^u en
1992 por pluraj komputil-sistemoj.  Almena^u unu interaga ludoprogramo
uzanta Lo^jban-ajn tekston kaj ordonojn estas evoluigata en 1992.)

Vi povas lerni la Lo^jban-an gramatikon per pluraj metodoj, inkluzive de 
studado de ekzemploj en la trimonata gazeto <ju'i lobypli> a^u per legado
kaj analizado de la formalgramatika priskribo (verkita por la komputila
lingvilo ``YACC''---tiu metodo plej ta^ugas por tiuj, kiuj jam studis
komputilajn lingvojn per similaj priskriboj).  Pli simpla versio de tiu
formalgramatiko en ``E-BNF'' sistemo trovi^gas en ``Materialaro 1'', kaj la
kompleta formgramatiko trovi^gas en ``Materialaro 2''; amba^u haveblas
de la Logiklingva Grupo.

Lecion-materialojn la Logiklingva Grupo disvastigas kiel ``Materialaro 3''.
Tiuj estas la plej bonaj materialoj por individua studado.  La materialoj
inkludas 6 lecionojn (je 283 pa^goj), pluan ekster-lecionan priskribon pri
la ``neada'' gramatiko de Lo^jban, skizon de aferoj ne kovritaj en la
lecionoj, kaj rekomendatan ordon de studado por Materialaroj 1 kaj 2.

Lo^jban-ajn kursojn oni instruis intermite ekde frue en 1989.  Lo^jban-a
kurslibro estas verkata la^u tiuj unuaj lernadaj provoj.  La libron oni
planas uzebli por individua studado, kurs^cambra instruado, a^u
grupa studado.  La Logiklingva Grupo vin sciigos pri ^ciuj planataj 
studogrupaj agadoj en via regiono, kaj anoncos la kompleti^gon de la libro.
Formala Lo^jban-a vortarlibro finfine anstata^uos la plejparton de la
vortlistoj kaj linvgo-priskribaj materialoj en Materialaroj 1 kaj 2,
probable unu jaron post la kompletigo de la kurslibro, sed nun tiuj
materialoj ekvivalentas al baza vortarlibro.  Proksimume 6 monatojn post la
eldonado de la vortarlibro, la Lo^jban-a lingvodifino fari^gos bazliniigita
(stabiligita) dum 5 jaroj, kaj depost tiam, Lo^jban-on regados nur la
parolantoj de la lingvo.

Inter la aliaj materialoj, kiuj eble haveblos, estas lingvo-magnetobendoj
kaj -televidbendoj.  Aktuale, lingvobendo kunordigita kun la
lecionoj haveblas.  Niaj nunaj materialoj trovi^gas en la mendilo.

Kompreneble, la sola maniero vere lerni lingvon estas UZI ^gin.  La
Logiklingva Grupo vin helpos trovi aliajn Lo^jban-lernantojn je ekvivalenta
spertonivelo kaj interesi^goj, a^u en via regiono, a^u atingeblajn per
normala a^u komputila po^sto.  La trimonata gazeto <ju'i lobypli> ordinare
enhavas iom da Lo^jban-a teksto, kun detala traduko kaj sen ^gi, krom
diskutojn pri lingvaj punktoj far membroj de la Lo^jban-a komunumo.
Kompreneble, la plej bona maniero uzi la lingvon estas varbi amikojn kaj
konatojn studi la lingvon kun vi.  E^c se ili ne interesi^gas pri la samaj
celoj, kiujn interesas vin, la ``^satokupa'' aspekto de la lingvo donos
interesan amuzon por ^ciuj.


&Kio estas la Logiklingva Grupo?..

La Logiklingva Grupo (Korp.) estas neprofitema organiza^jo, kaj enkorpi^go
de la Loglan-a/Lo^jban-a komunumo. ^Gi fondi^gis kompletigi la disvolvigon
de la lingvo, prepari kaj eldoni instruomaterialojn, organizi kaj instrui
la komunumon, kura^gigi aplika^jojn de Lo^jban, kaj ekigi kaj estri
priser^cojn en lingvistiko, lingvoedukado, kaj aliaj fakoj rilataj al
Lo^jban. Simple dirite, nia celo estas servi al vi pri ^cio Lo^jban-a. La
Logiklingva Grupo ne asocii^gas kun la Loglan-a Instituto (Korp.), la
organiza^jo fondita de James Cooke Brown.

Oni nomas la Logiklingvan Grupon anka^u <la lojbangirz.> (la lo^jBANgirz),
kiu estas ^gia nomo en Lo^jban. ^Gi fondi^gis neformale en 1987, kaj
korporacii^gis en 1988. La usona imposta departmento aprobis nian rangon
kiel neprofitema eduka/scienca fonda^jo en 1989. Tio igas la monodonacojn
al la organiza^jo subtraheblaj de la impostokalkulado la^u la usona
impostole^go.

Oni evoluigis Loglan-on/Lo^jban-on preska^u entute per volontula laboro kaj
per malgrandaj monodonacoj. Lo^jban altiras homojn, kiuj volas oferi multan
tempon kaj penon por ke reali^gu ilia afero. Proe nia sola enspezo estas
mono el vendoj de niaj eldona^joj, kaj monodonacoj de interesi^gantaj
subtenantoj.

La Logiklingva Grupo eldonas kaj vendas la^u kredita sistemo. Ni dissendas
materialojn kaj petas, ke la ricevantoj kontribue pagu por la kosto de tiuj
materialoj. ^Ciuj lingvodifinaj informa^joj estas libere publike uzeblaj,
kaj la plej multaj Logiklingvagrupaj eldona^joj dissendi^gas sen postulo
pri pago por kopiado kaj redissendado. Haveblas por-komputilaj versioj de
pluraj el niaj eldona^joj. Ni petas, ke tiuj, kiuj ricevas niajn
materialojn per iu ajn el ^ci tiuj alternativaj manieroj, registru ^ce ni
sian interesi^gon pri Lo^jban, por ke ni pli bone servu al la komunumo, kaj
ke ili donacu libere por ke ni plu povu servi al vi.

Ni petas, ke vi havu pozitivan konton kiu sufi^cu ^gis jaro a^u pli da
atenditaj elspezoj por mendoj, kiajn indikas niaj registri^gilo kaj
mendilo.  Tiu konta mono konsistigas nian fonduson por tag-al-taga
funkciado.  Ni repagos al vi pozitivajn kontajn kontribua^jojn ene de ses
semajnoj depost eventuala peto. Se vi translo^gi^gas sen informi al ni, kaj ni
proe ne povas kontakti vin, ni restigos vian pozitivan konton dum jaro
anta^u ol ^gin trakti kiel donacon.

La plej multaj materialoj, kiujn ni vendas, necesigas a^u anta^uan pagon,
a^u neformalan deklaron de intenco pagi, a^u deklaron ke vi ne havas
sufi^can monon pagi por la materialoj (tiukaze ni donas la materialojn la^u
nia ju^go). Ni provas flekseblece subteni Lo^jban-istojn kun financaj
lima^joj, kaj akceptas prudentajn ofertojn de malpliigita a^u prokrastita
pago la^u nia financa kondi^co kaj via grado de dedi^ci^go al tio, ke vi
aktive kontaktu kaj agemu en la komunumo per ni. Evidente la nivelo de via
anta^ua kaj nuna aktivado, kaj dedi^ci^go al lernado de la lingvo a^u
volontula laboro por <la lojbangirz.> faktoros en nia decido.

<la lojbangirz.> havas specialan interesi^gon pri la subteno de
eksterusonaj Lo^jban-istoj, ^car tiom el la lingvoceloj dependas de la
fari^go de internacia komunumo da parolantoj, kaj ^car ni agnoskas la
transpagajn problemojn inter la diversaj landoj. Ni akceptas banko^cekojn
en plej multaj valutoj, kaj internacian pagon per Master Card kaj Visa. Ni
anka^u kura^gigas, ke grupoj formi^gu kaj ricevu unuopajn ekzemplerojn de
la materialoj, kaj tiujn kopiu a^u pruntigu inter si, por ke niaj popersonaj
kostoj restu malaltaj.  Ni postulas malpli altan nivelon de kontaktado kaj
kontribuado de eksterusonaj Lo^jban-istoj, kiam ni decidas, ^cu sendi
materialojn malpli- a^u sen-page.

Ni petas ke ^ciu ricevanto de niaj materialoj volonte kontribuu la^upove,
kaj restigu sufi^can monon en sia konto porpagi kontra^u niaj proponitaj
prezoj. Tiuj subtrahi^gos de la konto a^utomate kiam ni sendos al vi
materialojn. Ni informos al vi per monpeto kiam via konto negativi^gos.  Ni
retenas rajton rifuzi mendojn kiam via konto ne elpagi^gis, tamen faros
^cian provon subteni tiujn, kiuj subtenas al Lo^jban per sia tempo,
dedi^ci^go, kaj mono.

Ne estas le^ga devo pagi por materialoj senditaj al vi nepetite, sed tiajn
materialojn ni pagendigas per via konto manke de alia interkonsento, kaj
tiun konton modifos la^ukonsente. Se ni akceptas de vi oferton de
malpliigita pago, ni pagendigos al vi tiun sumon per la konto.

Ni petas, ke ^ciuj ricevantoj de niaj materialoj nin helpu finance
la^upove.  La Logiklingva Grupo bezonas viajn donacojn subteni la projekton
Loglan/Lojban.  La^uhistorie, la artefaritaj lingvoj ne estas finance
enspezegigaj, kaj estas malfacile por ni ricevi helpon de ekstere. Estas
malpermesate al la Logiklingva Grupo (Korp.) la^u ^gia regularo, ke ^gi uzu
pli ol 10% el ^giaj elspezoj por administraj celoj, krom je speciala
konsento de donacanto kiu porpagos tiajn pluajn kostojn tute.


&Kiel servas la Logiklingva Grupo al la komunumo?..

Ni provas ^gisdate informi la komunumon. Ne ^ciu havas tempon partopreni
^ciujn niajn aktiva^jojn. Trimonata gazeto, <le lojbo karni> (``le LO^Jbo
KARni''), sendi^gas al ^ciu komunumano. Anka^u pli longa gazeto, <ju'i
lobypli>, publiki^gas trimonate. ^Gi enhavas diskutojn pri trajtoj de la
lingvo, debatojn pri priser^caj temoj kaj aplika^joj, leteroj de
komunumanoj kun respondoj, kaj kreskantan nombron de Lo^jban-aj verka^joj
kaj traduka^joj.

Niaj eldona^joj malhavas reklamojn (krom niaj propraj mendoinforma^joj, kaj
fojaj mencioj de individuoj kaj organiza^joj kiuj kontribuis apartan servon
al nia afero), kaj ni ne disvendas nian po^stoliston. Niaj eldona^joj
dissendi^gas kiel eble plej malmultekoste, por ke ni kura^gigu, ke
partoprenu novuloj. Por ke ni atingu maskimumon da enga^gi^gintoj, ni firme
intencas distribui kiel eble plej multe el nia materialaro per la sistemo
``dividvara'' de komputila softvaro (dissendo senpage kaj kun rajto
kopii), kaj sekvas similan politikon por niaj presitaj eldona^joj. La^u
tiu politiko, ni retenas nian kopirajton, sed permesas ke vi, kun relative
malmulta limigo, kopiu niajn materialojn por viaj amikoj, kondi^ce ke vi
ne postulu pagon por la kopioj. Ni petas anka^u, ke ricevintoj de kopioj
registri^gu ^ce ni, por ke ni sciu, kiu posedas niajn materialojn. Tia
registri^go ne neprigas monan kontribuon.

Kelkaj materialoj eldonitaj de ni enhavas informojn kiujn ni metas en la
publikan terenon. ^Ciuj lingvodifinaj informa^joj konsideri^gas publikaj.

Vi povas partopreni en la Lo^jban-a komunumo je diversaj aktiveco-niveloj,
kiujn ni listigas per la de^sirebla registri^gilo kun ^ci tiu bro^suro. La
kostoj por kontribuantoj varias ekde 5 a^u 10 usonaj dolaroj jare por abono
nur al <le lojbo karni>, ^gis pli grandaj sumoj por aktivaj lernantoj de la
lingvo. Ni a^utomate elsendas al vi materialojn la^u via indikita
aktiveco-nivelo; tio minimumigas la prilaboradon de individuaj mendoj kaj
simpligas nian kontadon, kio malpliigas niajn elspezojn.

Se vi provas lerni la lingvon, ni disponigas tiom da helpo kiom ni povas.
Ni kontaktigos vin kun Lo^jban-istoj kiuj eble interesi^gos pri komunikado
a^u kunstudado kun vi per la lingvo. Vi povas anka^u sendi al ni viajn
verka^jojn por korekto kaj recenzo, a^u por perita inter^san^go kun
aliuloj.  Gramatike ^gustajn verka^jojn ni elektas por preso en niaj
eldona^joj. Ni provas apogi priser^cadon kaj socian interagadon inter la
lernantoj a^u lernintoj de la lingvo. Ni helpas al tiaj homoj pri
organizado, kunvokado kaj instruado de formalaj klasoj kaj studrondoj, kaj
porpagos asocii^gintajn grupojn loke kiam neprofitema sponsorado alportas
utilon. Ni anka^u okazigas ^ciujare (malfrue en junio) feston pri la lingvo
kaj la komunumo, nomitan LogFest, lige kun nia ^ciujara aferkunveno en la
regiono de Va^singtono, Distrikto de Kolumbio. Ni krome atendas, ke ni
apogos aliajn lokajn kunvenojn kaj kongresojn dum la komunumo plu kreskos.

Ni ser^cas manierojn enga^gi^gi en pli grandaj esploraj projektoj kaj
aktive labori pri aplika^joj de la lingvo. Ni tial ser^cas kontraktojn kaj
oficialajn donacojn, krom financan kaj teknikan helpon de individuoj,
kompanioj kaj universitatoj. Temas pri afero relative malgrava nunmomente,
sed oni atendas, ke pligravi^gos post kiam kompleti^gos la instruaj
materialoj kaj kompleti^gos la stabiligo de la lingvo. Ideojn kaj informojn
pri tiu temo ni bonvenigas.

Kompreneble, ni anka^u provas propagandi la lingvon. Niaj reprezentantoj
^ceestas kunvenojn kaj faras paroladojn pri la lingvo. Ni dissendas ^ci
tiujn bro^surojn. Per niaj penoj, kaj per via helpo, la anaro de Lo^jban
rapide kreskas.


&Kion mi povas fari nun?..

Vi povas enga^gi^gi en la projekto de Lo^jban diversmaniere, depende de
viaj interesi^go kaj fono, kaj de via disponebla tempo:

*   vi povas partopreni la kompletigon de la disvolvigo de la lingvo.

*   vi povas elpensi aplika^jojn por Lo^jban pri komputiloj, edukado,
	lingvistiko kaj aliaj fakoj.

*   vi povas helpi pri la organizado de Lo^jban-istoj en via regiono,
	kaj varbi novajn Lo^jban-istojn.

*   vi povas helpi instrui la lingvon al komencantoj (e^c dum vi mem plu
	lernas). 

*   vi povas helpi la disvastigon de Lo^jban en diversajn kulturojn per
	traduko de materialoj alilingven kaj per kontaktado, varbado kaj
	kunlaborado kun alilandaj Lo^jban-istoj. (La internacia disvasti^go
	estas esenca certigi, ke Lo^jban restu kulture ne^utrala).

*   vi povas kontribui finance por subteni nian organiza^jon, ^giajn 
	aktiva^jojn, kaj ^giajn eldona^jojn.

*   vi povas uzi Lo^jban-on en verkado, tradukado, kaj konversado kun aliaj
	Lo^jban-istoj. 

Pluraj el tiuj aktiva^joj necesigas, ke vi jam anta^ue lernu la lingvon.
Tamen e^c tiuj, kiuj ne disponas je la tempo lerni la lingvon ^guste nun,
a^u kiuj lo^gas disde aliaj Lo^jban-istoj, povas helpi pri varbado kaj
kontribuado de ideoj al la afero.

Helpi la propagandadon de la lingvo, kompreneble, ne okupigas multan
tempon, nek e^c necesigas, ke vi scipovu la lingvon. Parolu al la amikoj,
la parencoj, la kolegoj kaj la klubanoj. Ni volonte provizos kopiojn de ^ci
tiu bro^suro la^upete. Lo^jban emas propagandi sin mem; la
priinformi^gintoj plej ofte interesi^gas pri ^gi almena^u kelkagrade.

Se vi respondos, ni sendos al vi materialojn ta^ugajn por via dezirita
aktiveco-nivelo, nepre inkluzive de ensemblo da enkondukaj materialoj
(kiujn vi eble ricevis kun ^ci tiu bro^suro), kaj la plej lastan numeron de
<le lojbo karni>, kiu vin ^gisdatigos pri la okaza^joj en la komunumo. Se
vi indikas al ni pli altan nivelon, vi ricevos pli detalajn materialojn,
inkluzive de instruaj materialoj. Vi povas anka^u mendi niajn
por-komputilajn varojn, fakajn tekstojn, malnovajn numerojn de la gazetoj,
kaj diversajn speciala^jojn. Vidu ^ce nia mendilo por detaloj.

Restu en kontakto kun ni. Ni volas scii viajn ideojn kaj opiniojn pri la
lingvo, pri niaj diversaj aktiva^joj, kaj pri niaj varoj. Ni bonvenigas
nefermitan debaton pri la lingvoplani^go, kaj ofte presas kaj disponigis
verka^jojn kiuj kritikas diversajn aspektojn de nia afero, kiam ili havas
sufi^ce ^generalan intereson. La nefermita debato helpas la komprenon kaj
plibonigas la kvaliton de la lingvo kaj de la maniero, per kiu ni ^gin
prezentas al la mondo. Ni preferas, ke ni a^udu kritikojn nun, en nia
amikema komunumo, kaj a^u korekti niajn problemojn a^u doni adekvatan
respondon, ol fari tiel pli malfrue, kiam tiajn temojn pridemandos
eksteruloj.

Mallongdire, Lo^jban estas produkto de la TUTA komunumo, inkluzive de
VI---se vi elektos ali^gi.

Kompreneble, eklerninte la lingvon,

&				UZU LO^JBAN-ON. ..

Lo^jban ne vere atingos la rangon de lingvo ^gis la homoj ^gin uzos vaste.
Necesas al ni kreemuloj kiuj verku Lo^jban-an prozon, poezion, kaj
dialogojn.  Necesas tradukoj el fikcio, religiaj kaj filizofiaj verka^joj,
kaj muziko.  Nur tiel Lo^jban pruvi^gos praktika, kaj akiros la
respektatecon kiun ^gi bezonas, por ke ^gi sukcesu.


&Kiun mi kontaktu?..

Leteru a^u telefonu al

\&                           Bob LeChevalier..
\&                   The Logical Language Group, Inc. ..
\&                            2904 Beau Lane..
\&                          Fairfax, VA 22031..
\&                                 USONO ..
\&                    Telefono: +1 (703) 385-0273..
                                   

Elektronikajn po^sta^jojn per la retoj USENET, UUCP kaj INTERNET oni povas
sendi al ni ^ce: 

&			     lojbab@lojban.org ..
                                   
Ekzistas aktiva diskutrondo per la ^ci-supraj retoj. Por ali^gi, sendu
mesa^gon konsistantan de ``SUBSCRIBE LOJBAN'' al:

&		      lojban-subscribe@onelist.com ..

kaj sendu po^sta^jojn al ^ciuj rondanoj per la adreso:

&		       lojban@onelist.com ..
                                   
Anoj de la reto CompuServe povas ali^gi al tiu grupo, a^u kontakti nin,
anta^umetinte ``INTERNET:'' al iu ajn de la ^ci-supraj adresoj. Ni avertas:
^ci tiu listo regule havas tre multajn po^sta^jojn, la^u CompuServe-aj
normoj.  Ne abonu se vi ne kontrolas vian po^ston regule.  La reto
Fidonet kunligi^gas kun la reto Internet per diversaj nodoj---kontaktu vian
sistem-administranton.

Se vi ricevis registri^gilon kaj mendilon kun ^ci tiu bro^suro, vi povas doni
al ni utilajn informojn helpi, ke ni servu al vi, kaj mendi de nia
materialaro.

\&	 e'osai ko sarji la lojban.  /ehosaj ko SAR^ji la LO^Jban/..
\&			Bonvole subtenu Lo^jban-on!..


&			  LO^JBAN-A REGISTRI^GILO ..
Nomo:
_________________________________________________________________________

Adreso: 
_________________________________________________________________________

Urbo, Distrikto, Lando, Po^stkodo: 
_________________________________________________________________________

Telefona numero hejme: ____________________________________ laboreje:
________________________________________________

Komputilreta adreso (se havate---indiku la reton): 
____________________________________________________________

Miaj ^cefaj interesi^goj pri Lo^jban estas (metu krucon ^ce la punktoj
kiuj validas por vi): 

[_____ lingvistikaj aplika^joj/teorio	|	_____ komputilaj aplika^joj ]

[_____ fremdlingva/lingvistika edukado	|	_____ ``internacia'' lingvo ]

[_____ aliaj: __________________________________________________________]

[Aktiveco-nivelo: _____ Mi ne interesi^gas pri plua enga^gi^go. Bonvole
		       forigu min de via adresaro.]
[_____ (Nivelo B) Observanto - (anta^usupozita nivelo)	|
 _____ (Nivelo C) Aktiva Observanto/Subtenanto]
[_____ (Nivelo D) Studanto de Lo^jban	|
 _____ (Nivelo E) Praktikanto de Lo^jban ]

     Ni ofertas jenajn presitajn materialarojn anglalingve. Ni registras
     la materialojn pri kiuj ni scias, ke ni sendis al vi, por ke ni povu
     ^gisdatigi la^upete. (Ni anta^usupozas Materialaron 0) 

(Materialaro 0) La komenca materialaro, bro^suro kaj enkondukaj materialoj.
	(49 p^g - Rekomendita prezo US$4)

(Materialaro 1) Vortolistoj kaj lingvopriskribo. (132 p^g - Rekomendita
	prezo US$13.20)

(Materialaro 2) Lingvoplani^gaj informoj. (78 p^g - Rekomendita prezo
	US$7.80)

(Materialaro 3) Malnetaj instruaj materialoj. (321 p^g - Rekomendita prezo
	US$32.10)

La ^ci-supraj materialaroj ne havas komunajn erojn, sed la enhavo kaj
pa^g-nombro de ^ciu eble varios dum tempo pasas. 

Materialaroj 0, 1, kaj 2 haveblas per komputilaj medioj (MS-DOS, bonvole
specifigu la diskoformaton) kaj per kelkaj komputilaj retoj. Ni petas, ke
vi tiukaze kontribuu parte a^u ^ciom de la rekomendita prezo, kaj diru al ni,
kiujn materialojn vi tiel akiris.  ^Ciu materialaro anta^usupozas, ke vi jam 
havas la anta^uajn materialarojn.

Mi deziras jenajn materialarojn:  _________________________  Mi jam 
ricevis, a^u akiris elektronike la jenajn, kiujn ne sendu al mi: 
__________________________________________________________________

_____    Bonvole sendu al mi ^gisdatigojn de materialaroj a^utomate.
     Mi restigos pozitivan kontan bilancon (rekomendite: US$10 ^gis US$20),
     kaj repagos eventualajn ^suldojn senprokraste.  

La Logiklingva Grupo eldonas du trimonatajn eldona^jojn. Bonvole indiku,
kiun (se iun) el la du vi deziras abonigi. JL enhavas ^ciujn informojn en
LK. (Ni anta^usupozas abonon al LK.) La ekzemplera numero de JL kostas
US$6.

_____    Bonvole neniun abonon. 

_____    (LK) <le lojbo karni> - gazeto por nivelo B/Materialaro 0 (po 10 
     pa^goj en numero, rekomendite US$5 jare a^u por 4 numeroj) 

_____    (JL) <ju'i lobypli> - gazeto por nivelo C/Materialaro 1 a^u pli
     (po 60 pa^goj en numero, rekomendite US$20 jare a^u por 4
     numeroj.  Anta^u-pagado endas krom je interkonsento.)  Mi volas
     abonigi <ju'i lobypli>-on (subskribo kaj dato necesas ^ce po^staj
     mendoj.  Komputilan titolon oni akceptas ^ce komputil-po^staj mendoj.)

[  Subskribo _________________________________________________________  |
        Dato __________________________ ]

_____    Mi kunsendas ________ establi/aldoni al mia konto (20%
     rabato por anta^upagitaj mendoj je pli ol US$20) 

_____    Mi deziras donaci la sumon de  _______ subteni Lo^jban-ajn 
     aktiva^jojn, nedepende de mia konto. 

_____    Mi ne kapablas pagi la tutan koston por la materialoj, kiujn mi
     deziras, sed mi petas ke vi tiujn malgra^ue sendu al mi la^u via ju^go,
     kondi^ce ke mi intencas da^ure kaj regule interagi kun la LLG. Mi
     proponas, ke mi pagu ______ por la kostoj. 

Aliaj materialoj mendeblas, per mendilo sendita kun ^ciu po^sta^jo.
Lo^gantoj de la ^stato de Vir^ginio en Usono aldonu 4.5% vendoimposton,
krom je abonprezoj.  Oni akceptas krediton per Visa kaj Master Card kun 6%
servokostoj (Donu la numeron, la limdaton kaj subskribon). Nelo^gantoj de
Usono a^u Kanado aldonu 20% kromkoston por flugpo^sta amasa alsendo
(anta^usupozite), 30% por flugpo^sto. Rabato de 20% por anta^upagitaj
mendoj je pli ol US$20.

\&                                Sendu al: ..
\&		     The Logical Language Group, Inc. ..
\&  2904 Beau Lane, Fairfax VA USONO 22031-1303.  Telefono: 1-703-385-0273..

\&     e'osai ko sarji la lojban.        Bonvole subtenu Lo^jban-on. ..


&	   PREZO-LISTO KAJ MENDILO ^GIS JL15 (15 A^UGUSTO 1991) ..

Sendu al:

&The Logical Language Group, Inc., 2904 Beau Lane, Fairfax VA USA 22031-1303..
&			  Telefono: 703-385-0273 ..

La prezoj estas por unuopaj materialoj, po^stataj al Usono/Kanado/Meksiko
je unuaklasa po^sto, kaj estas kalkulataj la^u baz-prezo de US$0.10 pa^ge.
Prezaj al^gustigoj por aliaj po^sta^joj estas:

Anta^upagitaj mendoj je pli ol US$20, kun pozitiva konto: -20%

Ne-nordamerikaj adresoj: per flugpo^sta amasa alsendo (se ebla): +20%

Vir^giniaj mendoj: vendimposto de 4.5% aldonendas, escepte al abonprezoj.

Master Card/Visa kredito: +6%

Ekzemple: La po^sta^jo por <Ju'i Lobypli> numero 14 enhavas JL14-on
	(96p^g.), aldonojn (6p^g.), kaj ^ci-tiu mendilo (2p^g.).
	Do, nord-amerika elsenda prezo estas 104p^g x US$0.10 = US$10.40.
	Ne-nordamerika prezo plias tion je 20%: US$12.48.

Niaj prezoj indikas niajn aktualajn kostojn; ni estas neprofitema
	organiza^jo.  ^Ciu prezo estas rekomendata kontribuo al libervolaj
	kontoj; ni rajtas rifuzi mendojn de nekontribuantoj se ni malhavas
	monon (kaj tio estas aktuale vera).  Ni pligravigas la subtenon al
	ne-usonaj Lo^jban-istoj kiu kontaktadas nin, e^c se tiuj ne
	kontribuas.  Ni informos vin se ni ne povas plenumi vian mendon.
	Ni provas respondi al ^ciuj demandoj ene de 4--6 semajnoj.  Informu
	nin se vi atendis pli ol tiom.

&			  Presa^jaj Materialaroj ..
(Memoru la rabaton de 20% al grandaj mendoj. Notu ke aktuale nur la
bro^suro haveblas esperante.)

(Materialaro 0) La komenca materialaro: la bro^suro kaj enkondukaj
	materialoj.  (49p^g US$4.90).  Enhavas la bro^suron <la lojban. mo>
	(16p^g), skizon de Lo^jban (16p^g), skizon de la Lo^jban-a
	gramatiko kun diagramitaj ekzemploj (7p^g), novan Lo^jban-an
	lecioneton (anta^uvidata je a^utumno, 1991), kaj la plej lastan 
	numeron de <le lojbo karni> (^c. 10p^g)

(Materialaro 1) Vortlistoj kaj lingvopriskribo.  (132p^g US$13.20; kune
	kun Materialaro 0 (sen <le lojbo karni>), US$15.50).  Enhavas
	bazliniigitajn <gismu>-listojn (en Lo^jban-a kaj angla ordo),
	kun mallonga prononca gvidilo (28p^g), ordigitan <rafsi>-liston,
	kun reguloj por <lujvo> (20p^g), kompletan <cmavo>-liston (en
	Lo^jban-a kaj parolelementa ordo, ^gisdatigita ^gis JL14, kun
	mallongigitaj difinoj) (18p^g), ``E-BNF''-an gramatikon	(6p^g), kaj
	la plej lastan numeron de <ju'i lobypli> (^c. 60p^g)

(Materialaro 2) Lingvoplani^gaj informoj.  (78p^g US$7.80.  Kune kun
	Materialaro 1, US$21.  Kune kun Materialaroj 1 kaj 2 (sen <le lojbo
	karni>), US$23.30).  Enhavas bazliniigitan Lo^jban-an gramatikon,
	kun enkonduko kaj indekso (22p^g), sinoptikon de Lo^jban-aj
	ortografio, fonologio, kaj morfologio (pronunciado kaj vortoformoj)
	(38p^g), Lo^jban-ajn emocio-indikilojn (kun vortlisto) (18p^g)

(Materialaro 3) Malnetaj instruaj materialoj. (321p^g US$32.10.  Kune kun
	Materialaro 2, US$39.90, Materialaroj 1+2, US$53.10, Materialaroj
	0+1+2 (sen <le lojbo karni>), US$55.40).  Enhavas 6 malnetajn
	kurslibrajn lecionojn, studan skizon por la tuta lingvo, kaj detalan
	studon de Lo^jban-a neado.  La lecionoj anta^usupozas, ke vi jam
	havas Materialarojn 1 kaj 2, kaj necesigas ian vortarlernadan
	teknikon, kiun vi devas mendi aparte.

<gismu>-oj estas la Lo^jban-aj radikvortoj.  <rafsi>-oj estas la
	kombini^gaj formoj de la <gismu>-oj.  <cmavo> estas vortoj, kiuj
	regas la gramatikan strukturon de Lo^jban-a frazo. Emocio-indikiloj
	estas <cmavo>-oj, kiuj indikas la emociajn kaj kromdiskutajn
	sintenojn de la parolanto, rilate al la parola^jo.

&		    Vortaroj kaj aliaj studomaterialoj ..

Vi bezonas metodon lerni la vortaron.  Ni instigas la uzadon de unu el la
	programoj ``LogFlash'', se vi havas ta^ugan komputilon.  Legu la liston
	^ci-sube.  Alie, ni instigas la uzadon de la lernokartoj.

<gismu> lernokartoj, instrukcioj, kaj listo:  US$15 (la unua aro).  ^Ciu plua
	aro: US$12.50 (sen instrukcioj kaj vortolistoj).

Magneto-bendo subtenanta la malnetajn lecionojn 1--3 (necesigas a^ceton de
	Materialaro 3):  US$10

&			    Komputilaj varoj ..

``LogFlash'' 1 kaj 2 por IBM PC, kun presitaj instruoj kaj 5-1/4'' disketo
	(3-1/2'' estas havebla sen kromkosto, la^upete):  US$30

``MAC Lojflash 1'' por Macintosh: 3-1/2'' disketo kaj presitaj instruoj,
	US$20

HyperCard MAC LogFlash 1 kun Komputila Vo^cado, por Macintosh: 3-1/2''
	disketo kaj perkomputilaj instruoj, US$20

^Ciuj programoj enhavas por-komputilajn versiojn de la <gismu>-listo.  Tiuj
	estas a^utomatigitaj versioj de la lernokarta tekniko de
	Lo^jban.  Programo 1 instruas <gismu>-ojn.  Programo 2 (havebla nur
	por IBM PC) instruas <rafsi>-ojn.

Hazardafraza Generanto por IBM PC:  US$10  (5-1/4'' disketo.  3-1/2''
	haveblas per peto)

<lujvo>-formiga Programo kaj Hazarda Ekzercado:  US$10  (5-1/4''
	disketo.  3-1/2'' haveblas per peto)

&			  Malnovaj Gazet-numeroj ..

Malnovaj numeroj de <Ju'i Lobypli> (JL) kaj <le lojbo karni> (LK) haveblas
	po US$0.10 pa^ge.  Eksaj enmeta^joj de JL kiu nun enhavi^gas en
	materialaroj ne sendi^gas kun la originala JL.  Anta^upago de
	mendoj endas por malnovaj numeroj.

UL1 (44p^g), UL2 (38p^g), HL3 (68p^g), JL4 (40p^g), JL5 (54p^g)
	-- Tiuj estas interesaj ^cefe historie.

JL6 (58p^g), JL7 (70p^g), JL8 (27p^g), JL9 (36p^g), JL10 (45p^g), JL11
	(60p^g), JL12 (43p^g), JL13 (56p^g), JL14 (96p^g)
	-- JL6 kaj JL7 temas pri Sapir-Whorf-a testado kaj aliaj celoj de
	Lo^jban.  JL9 temas pri Lo^jban kiel matematika interlingvo.  JL10
	enhavas multajn Lo^jban-ajn tekstojn, kaj diskuton pri nekonkludintaj
	gramatikaj temoj, kaj anka^u enhavis <cmavo>-liston, kiun ni
	ofertas aparte, kiel enmeta^jon.  JL11 havas la unuan Lo^jban-an
	poezion, komparon inter Lo^jban kaj Esperanto, kaj skizon de kurso
	de semioto uzanta Lo^jban-on.  JL12 priskribas kelkajn
	lingvo^san^gajn proponojn.  JL13 havas multon da Lo^jban-a teksto,
	verka^jojn pri Esperanto kaj Lo^jban, kaj Generalan Semantikan
	priser^con.  JL14 temas pri Lo^jban kaj la lingvistika komunumo.

LK8 (12p^g), LK9 (14p^g), LK10 (22p^g), LK11 (18p^g), LK12 (8p^g),
	LK13 (8p^g), LK14 (10p^g)
	-- LK estas plejparte nova^jema, kaj malnovaj numeroj uzindas nur
	por kompletigo de kolekto.  Depost JL12, la materialo en LK estas
	elprenita el JL, kaj estas balasta.

Niaj eldona^joj kaj softvaroj estas generale sub kopirajto, kun senlima
	permeso kopii kaj disvastigi ^ciun eldona^jon a^u programon,
	provize ke vi retenu niajn kopirajtajn avizojn, kaj ne postulu
	prezon por la produkto.  ^Ciuj idaj verka^joj anka^u restu fidelaj
	al tiu politiko.  Bonvole petu permeson kopii malnetajn
	materialojn.  ^Ciuj vortolistoj estas en la publika tereno, escepte
	se alie avizate en via versio.


&				 Mia Mendo ..

Nomo ______________________________________________________________

Nova Aktiveco-nivelo:

_____ Bonvole forigu min de via adresaro.

_____ (Nivelo B) Observanto - (anta^usupozita nivelo)

_____ (Nivelo C) Aktiva Observanto/Subtenanto 

_____ (Nivelo D) Studanto de Lo^jban

_____ (Nivelo E) Praktikanto de Lo^jban 


Mi deziras jenajn materialarojn:  _________________________  Mi jam 
ricevis, a^u akiris elektronike la jenajn, kiujn ne sendu al mi: 
__________________________________________________________________


La Logiklingva Grupo eldonas du trimonatajn eldona^jojn. Bonvole indiku,
kiun (se iun) el la du vi deziras abonigi. JL enhavas ^ciujn informojn en
LK. (Ni anta^usupozas abonon al LK.) La ekzemplera numero de JL kostas
US$6.

_____    Bonvole neniun abonon, a^u nuligu mian nunan abonon al __________.

_____    (LK) <le lojbo karni> - gazeto por nivelo B/Materialaro 0 (po 10 
     pa^goj en numero, rekomendite US$5 jare a^u por 4 numeroj) 

_____    (JL) <ju'i lobypli> - gazeto por nivelo C/Materialaro 1 a^u pli
     (po 60+ pa^goj en numero, rekomendite US$25 jare a^u por 4
     numeroj.  Anta^u-pagado endas krom je interkonsento.)  Mi volas
     abonigi <ju'i lobypli>-on (subskribo kaj dato necesas ^ce po^staj
     mendoj.  Komputilan titolon oni akceptas ^ce komputil-po^staj mendoj.)

[  Subskribo _________________________________________________________ |
        Dato __________________________ ]

_____    Bonvole sendu al mi ^gisdatigojn de materialarojn a^utomate.
     Mi restigos pozitivan kontan bilancon (rekomendite: US$10 ^gis US$20),
     kaj repagos eventualajn ^suldojn senprokraste.  

_____    Mi kunsendas ________ establi/aldoni al mia konto (20%
     rabato por anta^upagitaj mendoj je pli ol US$20) 

_____    Mi deziras donaci la sumon de  _______ subteni Lo^jban-ajn 
     aktiva^jojn, nedepende de mia konto. 

_____    Mi ne kapablas pagi la tutan koston por la materialoj, kiujn mi
     deziras, sed mi petas ke vi tiujn malgra^ue sendu al mi la^u via ju^go,
     kondi^ce ke mi intencas da^ure kaj regule interagi kun la LLG. Mi
     proponas, ke mi pagu ______ por la kostoj. 

_____	Bonvole pagendigu mian kredit-karton (____ Master Card  ____ Visa):
	Sumo: _____________

Kart-nombro: ___________________________________   Limdato: ______________

Nomo, kiel ^gi aperas sur la karto:  _____________________________________
________________________

Subskribo (enda por kredit-kartaj mendoj): _______________________________
________________________


&                                Sendu al: ..
&		     The Logical Language Group, Inc. ..
&		       2904 Beau Lane, Fairfax VA ..
&			     USONO 22031-1303..
&                     Telefono: 1-703-385-0273..
\Gxis
